Przemysław Wierzbowski (17.12.1986 – 30.06.2026)

Przemysław Wierzbowski forpasis la 30-an de junio 2026 en Bjalistoko, Pollando.
Li naskiĝis la 17-an de decembro 1986 en Włosz­czo­wa, Pollando. Prze­mysław iĝis esperantisto en 2003 kaj ekde tiam estis aktiva en la Esperanto-movado. En 2006 li membriĝis en TEJO kaj UEA. Ekde 2016 li estis prezidan­to de la Bjalistoka Esperanto-Societo. Krome li estis multjara membro kaj es­trarano de Pola Esperanto-Junularo.
Li estis aŭtoro kaj tradukisto en Esperanton de pluraj libroj, populara instruisto dum Someraj Esperanto-Stu­dadoj, organizanto de multaj Esperantaj renkontiĝoj kaj kunlaboranto de la Esperantaj Vikipedio kaj Vikifontaro.
Pliajn informojn kaj ligilojn al la fontoj, rilataj al Przemysław Wierzbowski, vi povas trovi en Esperanta Vi­kipedio: https://mallonge.net/27r