Joseph Maxwell Wearing (14.08.1933 – 31.07.2025)

Joseph Maxwell Wearing forpasis la 31-an de julio 2025.
Li naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1933 kaj eniris la Esperanto-movadon en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. Kiel loka aktivulo en Adelajdo (Suda Aŭstralio) li organizis kursarojn kaj pre­-
legojn pri Esperanto. Li estis la iniciatinto de la 82-a UK (1997) en Ade­lajdo kaj poste la vicprezidanto de ĝia LKK. Aktivis en Esperantotur. Membro de UEA, fakdelegito pri gastigado ĝis 2017.