Siegfried Schlumberger (11.11.1930 – 08.06.2024)

S-ro Siegfried Schlumberger, germana esperantisto, forpasis la 8-an de junio 2024. Li naskiĝis la 11-an de novembro 1930. Multjara membro de UEA (ekde 1981), membro de Societo Zamenhof, partopreninto de pluraj Universalaj Kongresoj. Li estis delegito en Heidenheim/Brenz. LKK-ano en 1985 de la 70-a UK en Ausburgo.

Estis publikigita en la novembra numero 2024