Karl Heinz Schaeffer (22.09.1942 – 20.10.2025)

La 20-an de oktobro 2025 neatendi­te mortis en la aĝo de 83 jaroj Karl Heinz Schaeffer, la afer­gvi­danto de la Germana Esperanto-Bibli­oteko en Aalen, Germanio. La Movado tiel perdas personon meritoplenan, ĉar tre aktivan sur diversaj terenoj de la Esperanto-agado.
Karl Heinz Schaeffer naskiĝis en naskiĝis la 22-an de septembro 1942 en Tübingen, Germanio. Delegito de UEA en Aalen, fakdelegito pri radio amatorismo kaj pri apotekaĵoj. Membro de UEA ekde 1982, partoprenis multajn Univesalajn Kongresojn de Esperanto.
Li fondis kaj gvidis la elstare ageman lokan Esperanto-klubon de Aalen en Baden-Virtembergo, kiu konstante ofertas kursojn por komencantoj kaj progresantoj.
Krome li sukcesis instali la Germanan Esperanto-Bibliotekon en la kadro de la urba biblioteko kiel fakbibliotekon de Esperanto. Kun helpo de volontuloj li persone katalogadis la no­ve akiritajn librojn kaj revuojn.
En intervaloj de du jaroj la konata FAME-premio por elstaraj agadoj favore al la internacia interkompreniĝo estas donata al honorindaj aktivuloj aŭ artistoj. Estis la ideo de Karl Heinz kaj sukceso de lia intertraktada talento, ke la urbo Aalen oficiale kaj publike trans­donas tiun intertempe renoman premion en festa ceremonio. La fondinto de la FAME-fondaĵo estis Franz Alois Meiners kaj ties nomo samtempe diras, ke la premio fame-igas la premiitojn. En 2014 Karl Heinz mem ricevis tiun premion pro siaj meritoj.
La venonta transdono de la FAME-premio okazos sabate, la 24-an de oktobro 2026, je la 18.00 h en la urbodomo de Aalen. Karl Heinz nun ne plu mem ĉeestos.