Ralalarisoa Justine (09.02.1954 – 20.05.2023)


Ralalarisoa Justine (Lala), eks-ko­mitatano de Universala Esperanto-Aso­­cio, post mallonga malsano forpasis la 20-an de majo 2023. Ŝi naskiĝis la 9-an de februaro 1954, kaj profesie estis instruistino ĝis emeritiĝo. Lala en sia vivo ankaŭ aktivis en la Esperan­to-movado ĝenerale kaj aparte en la kon­­tinenta. Ŝi estis mem­bro de la Afri­ka Ko­misiono kaj laste, an­taŭ sia morto, ŝi ege helpis en la eduka agadkam­po por apero de junaj novaj fortoj en Ma­da­garo. Ŝi estis ankaŭ fakdeligito de UEA kaj inter 1998 kaj 2019 vo­jaĝis unufoje jare kaj partoprenis plu­rajn kunvenojn pri Esperanto en Fran­cio kaj ĝenerale en Eŭropo.
Pro siaj meritoj al la Esperanto-movado, Ralalarisoa Justine restas en memoro de esperantistoj.

Estis publikigita en la septembra numero 2023