Raita Pyhälä (20.11.1939 – 20.08.2025)

Raita Pyhälä, finna esperantistino, forpasis la 20-an de aŭgusto 2025. Ŝi naskiĝis la 20-an novembro 1939 en urbo Hyvinkää, Finnlando. En Esperanto-movado ŝi estis vaste konata per la kromnomo “Saliko”.
Raita estis instruistino de Esperanto kaj kontribuis per artikoloj kaj tradukoj al pluraj Esperantaj periodaĵoj, aŭtorino de poemoj, rakontoj kaj eseoj, tradukis kelkajn librojn el Esperanto en la finnan lingvon. Inter 1995 kaj 2000 prezidanto de ELFI (finnlanda sekcio de ILEI).
Raita Pyhälä estis membro de UEA de 1992, i.a. membro de Societo Zamenhof de 1995, patroprenis plurajn Universalajn Kongresojn de Esperanto.
