Jacques Le Puil (28.04.1940 – 05.01.2026)
Jacques Le Puil, konata franca esperantisto, forpasis la 5-an de januaro 2026.
Li naskiĝis la 28-an de aprilo 1940 kaj esperantistiĝis en 1958, kiam li estis 18-jara.
Kiel konata Esperanta artisto, muzikisto kaj kantisto li faris koncertojn dum multaj Esperanto-aranĝoj. Jacques Le Puil kreis en Esperanto muzikajn albumojn “Danĝera ul’” (1977), “Revenas mi” (1984), “De Pont-Aven al Varsovi’” (1985), “Ne donu tro” (1994). “Mi estas” (2004), “Sen elizi’” (2014).
Li estis konata ankaŭ, kiel redaktoro de la humura satira gazeto La Kancerkliniko (kiun li kunfondis en 1976) kaj kiel ĉefredaktanto de la vortaro Grand Dictionnaire Français-Espéranto (1992). Krome li estis aŭtoro de kelkaj gravaj tradukoj.
En 2007 li ricevis OSIEK-premion.
Membro de UEA de 1981. Partoprenis plurajn Universalajn Kongresojn. Estis fakdelegito pri Kanzonoj. En 2015 Jacques Le Puil ricevis Diplomon de UEA pro Elstara Arta Agado.
