Radojica Petrović (07.02.1949 – 08.03.2026)

La 8-an de marto 2026 forpasis Ra­­do­jica Petrović, ho­mo kun granda ani­mo, elstara instruisto kaj esperantisto – konata kaj agnoskata tra la mondo. Di­plomita matemati­kisto; magistro pri aktuara scienco; emeritiĝis kiel asis­­tanto de la Katedro pri Informaj Tekno­logioj de la Fakultato de Teknikaj Sciencoj en Ĉaĉak, Universitato de Kragujevac. Pedagogo, verkisto kaj tradukisto, kiu loĝis kaj laboris en Ĉaĉak (Serbio).
Esperantisto ekde sia 18-a jaro, li instruis Esperanton jam estante nur 19-jara.
Dum sia agado li estis prezidanto de Serbia kaj Jugoslavia Esperanto-Ligoj (SEL kaj JEL), de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kaj A-komitatano de UEA. Li estis organizanto kaj kunorganizanto de multaj internaciaj seminarioj, simpozioj, lingvaj festivaloj, konferencoj kaj kongresoj de esperantistoj en Serbio kaj eksterlande.
Radojica Petrović instruis Espe­ran­ton en lernejaj kaj eksterlernejaj kur­soj en Serbio kaj aliaj landoj, kaj ankaŭ dum metodikaj seminarioj pri Espe­ranto kaj interkultura edukado. Li pre­legis en naciaj kaj internaciaj konferencoj de esperantistoj kaj de neesperantistoj, kaj estis aŭtoro de fakaj artikoloj en internaciaj revuoj pri la metodiko de Esperanto kaj interkultura eduka­do pere de Esperanto, publikigitaj en Esperanto kaj en la serba kaj angla ling­voj. Li estis regula kunlaboranto de la Internacia Pedagogia Revuo (IPR). Li kunordigis la projekton Interkulturo (interkultura lernado kaj edukado per Esperanto kaj interreto) kaj aplikigis ĝin en Serbio.
Krom tiu scienca kaj faka enga­ĝiĝo, li estis ankaŭ beletra aktivulo. En la Esperantaj kaj serbaj literaturaj periodaĵoj (La Suda Stelo, Literatura Foi­ro, Voĉo, Esperanto, revuo Art 032 ktp.)
aperis liaj literaturaj kontribuaĵoj, in­ter­alie recenzoj kaj priskriboj de ver­koj de Esperantaj aŭtoroj, tradukoj de poezio de serbaj poetoj, kaj eseaj arti­koloj. Li ankaŭ verkis originalajn poemojn en Esperanto. Lia elstara poezia talento plej evidente montriĝis en liaj tradukoj, aŭ pli ĝuste reverkoj de poemoj de la plej konataj kaj respektataj Esperanto-poetoj, interalie de L. L. Zamenhof, William Auld kaj Baldur Ragnarsson.
Per sia longa kaj multflanka agado li lasis rimarkindan spuron en la serbia kaj internacia Esperanto-movado.