Emile Malanda Nianga (20.12.1967 – 05.01.2026)
S-ro Emile Malanda Nianga el Kongo DR forpasis la 5-an de januaro 2026. Li naskiĝis la 20-an de decembro 1967.
Li eklernis Esperanton en 1987 kaj en 1991 ekinstruis ĝin en la Universitato de Kinŝaso. Tie li kreis la Esperanto-klubon “Esperanta Kultura Movado» (EKM).
Inter 2003 kaj 2006 li estis prezidanto de la landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en D. R. Kongo. Li estis elektita Estrarano de ILEI en 2015.
Membro de UEA
de 1997. Fakdelegito pri instruado de Esperanto, psikologio
kaj blindulaj afe-
roj de 2004. Partoprenis plurajn Universalajn Kongresojn. Emile Malanda Nianga estis Konsilanto de la Afrika Komisiono de UEA de 2019.
