István Nemere (08.11.1944 – 15.11.2024)
István Nemere forpasis la 15-an de novembro 2024, nur kelkajn tagojn post sia 80-jariĝo.
Li naskiĝis la 8-an de novembro 1944. István Nemere estis hungara verkisto kaj esperantisto. Li aŭtoras preskaŭ 800 librojn, dudek el kiuj estis verkitaj kaj eldonitaj en Esperanto. Estas fondinto de Esperanta PEN-Centro.
En 1985 István Nemere ricevis premion de fondaĵo “Antoni Grabowski”. Diplomo pri Elstara Arta Agado estis al li aljuĝita en 2020.
Lian rolon en la Esperanta kulturo ankoraŭ pritaksos multaj esploristoj, sed sendube ĝi estas ege granda.