Baukje Muizelaar-Borger (13.12.1928 – 28.10.2024)
S-ino Baukje Muizelaar-Borger el Nederlando forpasis la 28-an de oktobro 2024 en Harlemo.
Ŝi naskiĝis la 13-an de decembro 1928. Fidela membro de UEA. Ŝi estis 96-jara kaj dum longa tempo aktive partoprenis la Esperanto-kongresojn kaj kunvenojn de loka klubo. Tre amika, sindonema kaj sociala.
Ŝi estis Dumviva Membro de UEA kaj Dumviva Patrono de TEJO.