Elke Lies (11.01.1950 – 01.12.2025)

La 1-an de decembro 2025 forpa­sis Elke Lies el Os­terholz-Scharmbeck,
Germanio. Ŝi naski­ĝis en la 11-an de januaro 1950). Post lernado de Esperanto en 2021 dum la reta kurso aliĝis al la kluboj de Hameln kaj Unterweser.
Elke ne nur vizitis diversajn kongresojn kaj renkontiĝojn, sed ankaŭ tre aktive informis pri Esperanto kaj organizis kursojn kaj ekspoziciojn en sia hejmurbo Osterholz-Scharmbeck, kie ŝi ankaŭ tre aktive partoprenis la aga­dojn de la pac-grupo. De 2022 ŝi estis membro de UEA kaj partoprenis Universalajn Kongresojn.