Erich-Dieter Krause, (12.04.1935 – 18.10.2023)


Erich-Dieter Krause mortis la 18-an de oktobro 2023 en Lepsiko. Konata leksikografiisto. Li verkis, interalie, ek­de la 1960-aj jaroj Germana-Esperantan kaj Esperanto-Germanan vorta­rojn, kiujn eldonis Enzyklopädie Leip­zig, Buske (Hamburgo) kaj MONDIAL (Nov-Jorko). Nur en 2023 aperis lia Voll­ständiges Wörterbuch Deutsch-Espe­ranto in drei Bänden (Plena vortaro Ger­mana-Esperanto en tri volumoj; 2511 paĝoj). Specialisto pri la indonezia ling­vo (Bahasa Indonesia), ĝis sia eme­ritiĝo en la jaro 2000 li laboris en la Ori­entazia Instituto de la Universitato de Lepsiko. Li publikigis vortarojn kaj ler­nolibrojn pri la indonezia lingvo, pre­legis en pluraj internaciaj konferen­coj pri problemoj de leksikografio de Esperanto kaj de la indonezia kaj publikigis artikolojn pri la influo de aziaj lingvoj al Esperanto. Longtempa mem­bro de UEA, de la Akademio de Esperanto kaj de la redakta komitato de la fakrevuo Esperantologio / Esperanto Stu­dies, li ankoraŭ partoprenis baloton en la Akademio unu monaton antaŭ sia morto. Okaze de lia 80-jariĝo, Detlev Blanke publikigis bibliografion de liaj verkoj en Informilo por Interlingvistoj 92-93 (1-2 2015).

Estis publikigita en la decembra numero 2023