Sebastian Peter Kirf (01.06.1977 – 09.10.2024)

S-ro Sebastian Peter Kirf el Germanio forpasis la 9-an de oktobro 2024.
Li naskiĝis la 1-an de junio 1977. Es­perantistiĝis en 2002. Sebastian kon­tri­buis al Esperantujo per diversaj aga­doj dum longa tempo. I.a. li kreis di­p­lomverkaĵon lige al Esperanto, kvar ja­rojn estis la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (2013-2017), instruis Esperanton en altlernejo en Emdeno kma.
Sebastian estis membro de UEA ekde 2004 kaj delegito, partoprenis kel­kajn Universalajn Kongresojn.