Ferenc Kapcsándi (02.11.1938 – 27. 01. 2026)

Ferenc Kapcsán­di forpasis la 27-an de januaro 2026. Li naskiĝis la 2-an de no­vembro 1938. Li de­diĉis sian tutan vivon al Esperanto. Fe­renc Kapcsándi estis esperantisto de 1962.
En 1972 li estis inter la fondintoj de la Esperanto-klubo Juna Koro en Zalaegerszeg, Hungario, kaj gvidis ĝin pli ol 50 jarojn. Li estis la prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio en departamento Zala, kaj de la loka fervojista Esperanta fakgrupo. En 1987 li ricevis honorsignon de Hungara Esperanto-Asocio. En 1997 li skribis Esperantan poŝ-lernolibron. Li parto­prenis multajn UK-ojn, kaj la kunsi­dojn de Alp-Adria Asocio. En 2011 li aperigis la hungarlingvan scienc-popularigan libreton pri Esperanto „Amit az eszperantóról tudni jó…”. Li laboris en fervoja tereno, kunlaboris en la Esperanto-parto de la plurlingva fervoja fakvortaro. Li estis organizanto/helpanto de IFEF-Kongresoj en Balatonfüred, Pécs, Budapest, kaj Sopron-Eisenstadt. Li estis fakdelegito de UEA pri fervojaj aferoj. En 2021 li ricevis diplomon de UEA pro fidela kaj seninterrompa individua membreco de pli ol 50 jaroj.