Prof. Wang Ju-kwei (15.05.1933 – 23.05.2025)

Prof. Wang Ju-kwei, elstara tajva­na matematikisto kaj esperantisto, forpasis la 23-an de majo 2025 en Tao­yuan, Tajvano. Li naskiĝis en la 15-a de novembro 1933 en Pekino.
Post emeritiĝo li dediĉis sin plene al Esperanto, tradukante (kaj foje verkante) pli ol mil artikolojn el la ĉina kaj monda literaturo (li majstris la anglan, germanan, francan). Li partopre­nis preskaŭ ĉiujn Zamenhofajn kulturfestivalojn en Tajvano kaj reprezentis Tajvanon en la Azia Kongreso en Mongolio. Liaj modesta sinteno kaj ideo pri paco inter popoloj restas daŭra inspiro.