Wim Jansen (07.03.1948 – 02.02.2024)
Post mallonga malsano forpasis la konata nederlanda esperantologo kaj esperantisto Wim Jansen. Li verŝajne estis ĉefe konata en la internacia movado pro sia laboro kiel universitata profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo (Nederlando) dum la jaroj 2002-2013. Li krome aktivis ene de la nederlanda movado, interalie kiel prezidanto de Nederlanda Esperanto-Junularo kaj estrarano de Esperanto Nederland. En 2008 Jansen estis la rektoro de la kongresa universitato de UEA kaj AIS.
Wim Jansen studis spacan inĝenieradon en la Teknika Universitato de Delft, kaj dum multaj jaroj laboris por Eŭropa Spaca Agentejo (ESA). Tamen lingvoj ĉiam interesis lin, kaj post dua studo, pri la eŭska lingvo en la Universitato de Leiden, li doktoriĝis en 2007 kun esperantologia disertaĵo en la Universitato de Amsterdamo.
Kiel esperantologo, Jansen ĉefe interesiĝis pri la gramatikaj strukturoj de la vera, viva lingvo, tiel kiel ordinaraj parolantoj parolas ĝin. Lia disertaĵo temis pri vortordo, kaj dum la lastaj ja-
roj de sia vivo li pristudis la vortstrukturon de la lingvo, el kiu rezultis libro kiu espereble estas ankoraŭ eldonota. En tiuj lingvosciencaj verkoj li kombinis intereson por empiriaj detaloj (ekz. laŭ enketoj kaj pristudo de grandaj tekstaroj) kun tiu por lingvoteorio (specife laŭ la tiel nomata Amsterdama skolo de funkciismo).
La rolo de Jansen por la Amsterdama katedro estis gravega: li metis la instruadon de interlingvistiko je la plej alta nivelo kaj altiris multajn studantojn. Li ankaŭ enkondukis lingvokurson pri Esperanto en la universitatan kursaron, kaj li pliprofesiigis la sciencan esploradon de Esperanto. Li estis multe respektata de siaj kolegoj en la instituto por lingvistiko, kiu estas unu el la plej bonaj en la mondo.
Kiel esperantisto, Jansen interesiĝis pri Esperanto kiel praktika solvo por praktikaj lingvoproblemoj, kaj li provis plibonigi la komunikadan strategion de la movado. La lingvo tamen estis ne nur praktika ilo por li, sed ankaŭ lia edzperanto: li trovis sian italan edzinon Marisa en la junulara movado. Li iam deklaris ke Esperanto estas lia ‘dua gepatra lingvo’, kvankam li parolis multajn aliajn, kaj ĉiujn flue.
Kiel persono Jansen estis tre modesta kaj aminda homo. Kiam li mortis, multaj el liaj amikoj kaj kolegoj ne sciis ke li estis malsana dum iom da tempo. Multaj kiuj laŭdis lin post la morto, deklaris ke antaŭ la morto li neniam akceptus tiajn laŭdojn – kiujn li tamen ĉiam meritis.
Estis publikigita en la marta numero 2024