Rainer Haupt (15.03.1951 – 12.02.2024)
S-ro Rainer Haupt, germana esperantisto, forpasis la 12-an de februaro 2024. Li naskiĝis la 15-an de marto 1951. Rainer estis multjara membro de UEA (de 1999).
Li estis dum multaj jaroj fidela membro de germana asocio kaj supozeble ankaŭ bona kliento de la UEA-libroservo. Li estis en kontakto kun pluraj samideanoj en diversaj landoj, sed nur per paperaj leteroj, la reton li ne havis/uzis.
Estis publikigita en la novembra numero 2024