Shaban Hasani (22.07.1945 – 04.12.2023)


La 4-an de decembro 2023 en Ti­rana forpasis la prezidanto de Al­bana Esperanto-Asocio, membro de UEA ek­de 1992, Shaban Ha­sani. Li nas­kiĝis la 22-an de julio 1945 en la vilaĝo Petkaj de Kukёs, Albanio.

Omaĝe al Shaban

Ni atendis tiun tristan novaĵon, ĉar Shaban suferis ekde kelka tempo, li eĉ lastatempe ne povis moviĝi, nek volis ke la amikoj vizitu lin, por ke ili rememoru lin kiel normalan homon.
Shaban estas eble unu el miaj plej malnovaj amikoj, almenaŭ ekde 62 ja­roj, kio pleniĝas ĉi-decembre, kiam mi vizitis lin en lia hejmo en la vilaĝo Petkaj de la regiono Shёmri de la distrikto Kukёs. Li estas la frato de Hasan, mia samklasano en la mezler­ne­jo militista Skёnderbej (1959-1960). Sha­ban estas samaĝa kiel mi. Li finstudis pri kon­struinĝenierio dum mi pri matematiko, sed ekde la komenco nin ku­nigis la lingvo Esperanto. Ambaŭ ni sek­­vis tiam, decembre 1961 – februare 1962, la kurson de la internacia lin­gvo en la eksa kulturdomo Ali Kelmendi en Tirana. Ni kune abonis la internaciajn revu­ojn en tiu lingvo, ĉefe El Popola Ĉi­nio, de Vjetnamio kaj Laoso. Ni ekkorespondis kun esperantistoj el diversaj landoj de la mondo. Jarojn pli poste, ni eksciis ke nia korespondado kun eksterlando estas kontrolata de la Ŝtata Sekureco, tial ni rezignis de ĝi. Ni atendis la jaron 1991, kiam fondiĝis la ne­registara Asocio Esperantista Alba­na en nia lando. Shaban estis ĉiam ĝia es­­trarano kaj, la lastajn dek jarojn, eĉ ĝia prezidanto. Kune ni atendis esperantistajn amikojn el diversaj landoj. Sha­ban eĉ invitis ilin al sia hejmo por resti kelkajn tagojn, kie servis lia edzino, nun jam forpasinta. Ankaŭ Shaban, danke al la Pasporta Servo, vizitis fremdlandajn es­perantistojn.
Kiel triste ke ni ne havas plu lin en la Asocio, en la familio, en la ami­keca rondo. Ĉar li estas tre konata kiel konstruisto, ne nur en la distrikto Kukёs. Sed estas liaj gefiloj, Ilirjan, Ermir kaj Tatiana, kiuj honorigis lin ie ajn. Ni rememoros Shaban respektople­ne kaj amece por ĉiam!

Bardhyl Selimi
Estis publikigita en la januara numero 2024