Lucille C Harmon (25.12.1931 – 2024)
Lucille C Harmon (Lusi Harmon), usona esperantistino, forpasis en majo 2024. Ŝi estis plurjardeka estrarano de Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko (Esperanto-USA) kaj ĝia Honora Membro.
Multjara membro de UEA kaj de Societo Zamenhof, partopreninto de pluraj Universalaj Kongresoj, fakdeligito, iama Komitatano A.
Ŝi estis la edzino de William R. Harmon, havas tri filojn, sep genepojn kaj dek pragenepojn. Lusi aktivis en Virina Internacia Organizo por Paco kaj Libereco kaj estis instruistino. Magistro pri psikologio. Post emeritiĝo iĝis vojaĝagento speciale por esperantistoj, administre gvidis la Esperanto-Vojaĝservon.
Estis publikigita en la novembra numero 2024