Farzane Hakim Ghods (07.09.1951 – 18.11.2025)

S-ino Farza­ne Hakim Ghods (Dor­taĝ) forpa­sis la 18-an de novembro 2025 en hospitalo en Tehrano, Irano. Ŝi estis emerita advokato kaj longjara, fervora memb­ro de la Irana Esperanto-Asocio. S-ino Farzane Hakim Ghods entuziasme partoprenis en multaj Esperanto-renkontiĝoj, kaj ŝia hejmo en Teherano ofte gastigis kunvenojn, festojn kaj kulturajn aranĝojn por la loka Esperantistaro, kio montris ŝian grandan sindonemon al la movado.
Pro ŝia amo al vojaĝado, ŝi partoprenis en multaj internaciaj kongresoj kaj ekskursoj, inter ili la 100-a UK en Francio kaj la fama aŭtobusa vojaĝo al Armenio, kie ŝi kreskigis profundajn amikecojn kun samideanoj. Ŝia varma kaj afabla personeco ĉiam restas en la memoro de ĉiuj, kiuj konis ŝin. Ŝi estis membro de UEA de 2007, pe­ran­­to por Irano, partoprenis plurajn Universalajn Kongresojn.