Claude Gerlat (19.05.1934 – 03.09.2025)

La 3-an de septembro en Francio forpasis Claude Gerlat, membro de UEA kaj Esperanto Grenoble Alpes. Li dediĉis 30 jarojn al Esperanto.
En 2004 Claude eldonis tre utilan lernolibron Petite grammaire. Li estis aŭ­toro de la artikoloj publikigitaj en la revuoj La Sago kaj La Kancerkliniko, prov­-
leganto pri la vortaro Dictionnaire Pratique (franca-Esperanto), eldonita en 2014.
En 2018, Claude tradukis el la angla la mallongan libron de Kathrine Kressmann Taylor Nekonata Adresito.
Li gvidis kursojn en la Domo de Asocioj en Grenoblo kaj instruis Esperanton perkoresponde. Ĝis la lastaj tagoj de sia vivo, Claude provlegis tekstojn, helpis pri la traduko.