Georgina Mercedes Almanza Lanz (Havano, 19.04.1933 – 01.11.2023)
Georgina Mercedes Almanza Lanz forpasis la 1-an de novembro 2023. Renoma kuba teatra, radia kaj televida aktorino, inspirinto kaj fondinto (fine de la kvardekaj jaroj de la pasinta jarcento) de la trupo “Las Máscaras”, tre grava en la historio de la kuba teatro, kie ŝi havis plurajn ĉefrolojn.
Ŝi ankaŭ rolis en la filmoj “Amada” (Humberto Solás) kaj “Odiseado de Generalo José” (Jorge Fraga).
Pro sia multjara laboro por infanoj, ŝi iĝis membro de UNIMA (Internacia Unuiĝo de Pupistoj).
Plurfoje premiita pro sia arta laboro, en 2007 ŝi ricevis la Kuban Nacian Premion de la Radio. Kelkaj el ŝiaj aktoradoj dum jardekoj pliriĉigas hodiaŭ la kolekton “Heredaĵo de la kuba radio”.
Georgina esperantistiĝis en 1988 kaj, junie de 1989, elstariĝis en la 2-a Kuba Kultura E-Festivalo per deklamado de “Latinamerika patro nia”, de Mario Benedetti. La tutmonda esperantistaro malkovris ŝin en 1990 dum la 75-a UK en Havano, kie ŝi prezentis la monodramon “Eksterordinaraj deklaroj de Rosa Penderton” (de José A. Rodríguez) kaj la spektaklon “Rompo kun mia rutino”, kolekton de poeziaĵoj kaj etaj tekstoj de kubaj kaj alilandaj poetoj kaj verkistoj, kiel Jacques Prevert, Stanislav Stratiev, Gabriel García Márquez kaj Ernesto Cardenal. Kelkajn aliajn teatraĵojn ŝi prezentis dum la 78-a kaj 81-a UK-oj en Valencio kaj Prago, respektive, samkiel dum aliaj regionaj kaj naciaj kongresoj.
Kun ŝi ni ĉiuj diris “Esperanto por ĉiam” (ŝia spektaklo en la 95-a UK, Havano 2010). Kelkaj kubaj esperantistoj, la pasintan 19-an de aprilo, vizitis (aŭ telefonvokis) ŝin, celante omaĝi ŝian naŭdekan naskiĝtagon.