Luis Hernández García (09.10.1938 – 29.06.2024)
Luis Hernández García forpasis la 29-an de junio, en la aĝo de 85 jaroj. Li naskiĝis en 1938 kaj iĝis esperantisto en 1962. Luis Hernández García estis motoro de la iama grupo en Valadolido (Valladolid, Hispanio). Multjara membro de UEA kaj Societo Zamenhof, Dumviva Membro de UEA, komitatano A. Li estis sekretario de Hispana Esperanto-Federacio (HEF) de 1978 ĝis 1984 kaj respondeculo de ties libroservo dum multaj jaroj.
Li partoprenis multajn kongresojn, inter ili plurajn Universalajn Kongresojn, kaj internaciajn agadojn, kun sia edzino Rafaela Urueña, Honora Membro de UEA.
Estis publikigita en la oktobra numero 2024