Claude Gacond (20.08.1931 – 17.11.2024)
Claude Gacond forpasis la 17-an de novembro 2024. Li estis svisa esperantisto, Honora Membro de Svisa Esperanto-Societo, UEA (ekde 2001) kaj ILEI.
Li naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1931 en Svislando. Iĝis esperantisto en 1952.
Li dediĉis sian tutan vivon al Esperanto, kreante Kulturan Centron Esperantistan (KCE) kaj Centron de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la Biblioteko de la urbo Chaux-de-Fonds. Lia arda kaj longdaŭra laboro por Esperanto estas ekzemplodona…
Krom Honora Membreco, Claude Gacond estis Dumviva membro kaj fakdeligito de UEA.
Lian detalan aŭtobiografion kun multaj fotoj el lia vivo, vi povas trovi en la retejo: http://www.esperanto-gacond.ch/autobio-eo.htm
Dum la 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto okazis speciala omaĝa programero, dediĉita al Claude Gacond kaj en la 6-a numero de La Flamo de Esperanto, la Kongresa Kuriero, aperis pria artikolo. Jen pecetoj el ĝi:
“...Katalin Kováts parolis ne multe, sed bonhumora estis ŝia parolo. Ŝi iom diris pri metodologio, ellaborita de li, pri tio ke la studentoj de Budapeŝto havis eblon staĝi dank’ al kunlaboro kun Claude. Ridetojn eligis ŝia frazo: “Mi lernis de li ĉion, inkluzive kuiradon kaj lavadon de littukoj”.
“Lasta parolis Stefano Keller. Laŭ la plano li devis paroli la unua, sed lia komputilo ne volis ŝaltiĝi. Sed ja la komputilo tute pravis, ŝaltiĝante ĝustatempe, ĉar lia teksto estis kortuŝa tiom grade, ke post ĝi estus malfacile paroli por aliaj partoprenantoj. Malfacilas rerakonti ĝin, ĉar tio estas (escepte de iom da biografiaĵoj) vere intimaj kaj belaj rememoroj pri jaroj tre feliĉaj, pasigitaj en amikeco kun Claude, homo “severa pri laboro, sed ludema, ŝercema en la paŭzoj”. Unufoje antaŭ skiado Stefano petis de Claude skiojn, kiuj ne tre bone glitas, ja li estas komencanto. Ĉiuj ridis. Aparte Stefano parolis pri pacifismo de Claude, ke li ĉiam estis certa, ke CDELI devas resti paca porlingvista loko. Sian paroladon Stefan finis per la vortoj, kiujn Claude uzis en la fino de siaj leteroj: “Servoprete via”. Post paŭzeto Stefan aldonis: “Sed nun mi nomiĝas Stefano Keller. Kaj li estis Claude Gacond”...”
Plenan tekston de la artikolo vi povas trovi rete, uzante tiun ĉi ligilon: https://mallonge.net/1i6