Floreal Gabalda (30.11.1946 – 04.12.2024)


Floreal Gabalda forpasis la 4-an de de­cembro 2024. Li nas­kiĝis en Francio en 1946 al hispanaj ge­patroj. Post la ba­kalaŭriĝo en 1965 li studis en Universita­toj de Grenoblo kaj en la jaro 1971 ricevis la titolon Doktoro-Inĝeniero. Li estis tre modesta. Poste, anstataŭ la militservo, li preferis labori kiel kunlaboranto kaj profesoro en Venezuela Universitato de Teknologio (IUT) en Karakaso, kie li restis kvin jarojn.
Esperanton li ellernis samtempe kun sia patro fine de la 1963-a jaro. Li tuj komencis serioze aktivi en Venezuela Esperanto-Asocio, en la junulara movado kaj en SAT. Li estis honora memb­ro de TEJO. Kun sia edzino li konatiĝis en la jaro 1968 dum la 63-a Universa­la Kongreso en Varna (Bulgario). Post la geedziĝo en Ĉeĥoslovakio ili reiris Venezuelon en la jaro 1980, kie li da­ŭ­rigis sian profesian postenon de pro
­fesoro. Kune ili aktivis en VEA. Flo­real fariĝis la vicprezidanto, Liba ka­sisti­no kaj ŝi iniciatis E-kronikon. Ili ambaŭ ankaŭ instruis Esperanton. En Karakaso naskiĝis iliaj du infanoj Belonia kaj Ideal, ambaŭ denaskaj esperantistoj. Pro la malfavora situacio en Venezu­e­lo ili revenis Francien en la jaro 1986-a. Ili partoprenis multnombrajn E-kongresojn, seminariojn kaj aliajn E-aranĝojn: UK, IK SAT, IFEF, ILEI, MES, PSI, BET, jarfinajn renkontiĝojn en Germanio: IF, NR, Luminesk, se­minariojn en Kvinpetalo, la kastel­o Gre­ziljono, Métabief, Internaciajn E-Se­-
maj­nojn en Hispanio kaj plurajn aran­ĝojn en Ĉeĥio. Ili ŝatis vojaĝi, viziti multajn landojn kaj ĝui la Esperantan etoson. Floreal tre mankos al ni.