Juan Ramón Rodríguez Gómez (12.07.1953 – 16.05.2025)
Juan Ramón Rodríguez Gómez forpasis en Havano, Kubo, la 16-an de majo 2025. Li naskiĝis en Ciego de Ávila, Camagüey, la 12-an de julio 1953.
Diplomito pri Lingvistiko en Universitato de Oriento, Santiago de Kubo. Esperantistiĝis en 1981. Instruis la lingvon dum pluraj jaroj. Ĝenerala Sekretario kaj estrarano de Kuba Esperanto-Asocio (KEA) 1991–2020 pri la fakoj Informado, Kulturo kaj Biblioteko. Partoprenis ĉiujn kongresojn kaj tradiciajn aranĝojn de KEA, kvar UK-ojn (1990 Kubo; 1993 Hispanio; 2001 Kroatio kaj 2010 Kubo) kaj kvin Tutamerikajn Kongresojn de Esperanto (1996 Kostariko; 1999 Kolombio; 2001 Meksiko; 2004 Kubo; 2008 Kanado kaj 2018 Kubo).
Komitatano kaj Historiisto de KEA, verkinto de Esperanto en Kubo: komentita historio, Volumo 1 (1904–1973), eldonita de Monda Asembleo Socia en 2017. La libro estis recenzita en la Antaŭparolo de elstara kuba filologo, d-rino Olga Portuondo, kiu taksis lin “zorgema esploristo”.
En la momento de sia subita forpaso, Juan Ramón kunlaboris en la Esperanta versio de tiu unua volumo kaj en la preparo de la dua volumo de Historio de Esperanto en Kubo.
Li estis membro de UEA de 1991 kaj Fakdeligito pri historio.
