Reinhard Fößmeier (11.04.1955 – 05.11.2024)
Reinhard Fößmeier forpasis en Munkeno la 5-an de novembro. Li estis germana esperantisto, matematikisto kaj informadikisto. En 1977 li kunfondis la Esperanto-Junularon Munkeno kaj ĝis sia forpaso aktivis en la loka Esperanto-movado. Studis en la Teknologia Universitato Munkeno (TUM), kie li docentis en la fakultaro de informadiko (1980-82). De 1990 ĝis 2015 li laboris kiel informadikisto en pluraj firmaoj kaj inter 2015 kaj 2021 agis kiel sendependa informadika konsilisto. Li estis membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj. Dum multaj jaroj li funkciis kiel ĝia efektiva sekretario, kreis kaj prizorgis ĝian retejon. Ekde 1979 li estis ekzamena komisaro de Germana Esperanto-Instituto. Li aktivis en Vikipedio kaj kontribuis al la Vikipedio en Esperanto.
En 2013 li kontribuis al la Esperanta eldono de la novelaro La aventuroj de Sherlock Holmes) de Arthur Conan Doyle. Kune kun Hans Michael Maitzen, Fößmeier esperantigis plurajn verkojn, i.a. La vojoj kiujn ni prenas de O. Henry (Premio Liro-2014), La Gregoria kalendara reformo kaj ĝiaj postefikoj (2019),Vojaĝo de germana profesoro en la Eldoradon de Ludwig Boltzmann (Premion Pirlot en 2022), kaj en 2024 la fundamenta verko de Nikolao Koperniko De revolutionibus orbium coelestium / Pri la rivoluoj de la ĉielaj korpoj (kandidatas por Premio Pirlot en 2025). En 2024 li estis nomumata honora membro de Esperanto-Klubo de Munkeno.