Maria Elizabeta Eszes (23.07.1951 – 14.03.2024)
S-ino Maria Elizabeta Eszes forpasis la 14-an de marto 2024. Ŝi naskiĝis la 23-an de julio 1951. Estis membro de UEA en 2017, 2018 kaj 2020. Partoprenis Universalan Kongreson en 2017.
Laŭ informo de Stefan McGill: Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) diskonigas kun profunda malĝojo, ke Mária Erzsébet ESZES, iama prezidanto kaj honora prezidanto de HEA, prezidanto de Arta Rondo de Pécs, soprano kaj administranto de Ĉambra Koruso Főnix (kiu kantis ankaŭ en Esperanto) forpasis la 14-an de marto 2024, en sia 73-a jaro.