Renato Corsetti (29.03.1941 – 01.02.2025)

UEA profunde bedaŭras infor­mi, ke forpasis D-ro Renato Corsetti (nas­ki­ĝis la 29-an de marto 1941) la 1-an de februaro 2025, en la aĝo de 83 jaroj, en Londono. Eksa pre­zidanto de UEA (2001-2007) kaj honora prezidanto de UEA kaj TEJO, li estis multfaka kaj energia kunlaboranto kaj unu el la plej eminentaj figuroj en la esperantista mo­vado, kaj en la itala kaj en la internacia, ekde siaj junaj ĝis siaj lastaj jaroj.
Naskiĝinta en Romo, li komencis sian profesian karieron en banko. Li ekaktivis en la Esperanto-movado fine de la 1960-aj jaroj kaj baldaŭ poste iĝis Prezidanto de TEJO (1971-1973). La Estraron de UEA li unue eniris en 1980 kaj oficis ĝis 1986; denove en 1998 kiel Vicprezidanto kaj en 2001 kiel Prezidanto de UEA. Dum sia longa kariero en UEA li aktivis en multaj komisionoj kaj kunlaboris en multaj projektoj kun aktivuloj tra la mondo, ekzemple en la Instituto Hodler ‘68, kie li estis Prezidanto (1980-1986) kaj Vicprezidanto (ek­de 2002). En 2011, rekonante lian long­daŭran agadon por la Asocio, la Komitato de UEA deklaris lin Honora Membro kaj en 2023 nomumis lin Ho­nora Prezidanto okaze de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Torino. Li ankaŭ ricevis la Premion Deguĉi en 2008. Krom siaj honoraj titoloj kaj premioj en UEA li ankaŭ estis Honora Prezidanto de TEJO.
En la pasintaj kelkaj jaroj li aktive kunlaboris por informa agado de UEA, kunordigante projektojn pri disvastigado de afiŝoj rilate al lingva justeco kaj okaze de la Esperanto-Tago kaj la Tago de la Gepatra Lingvo. Krome lia agado ne limiĝis en UEA kaj TEJO: li ankaŭ estis estrarano kaj prezidanto de Itala Esperanto-Federacio dum pluraj periodoj. Li estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto en 1998.
Li estis lingvisto kaj profesoro, of­te prelegante aŭ verkante en Esperanto kaj en la itala pri lingva politiko, Esperanto, infana dulingveco, psikopedagogio de lingvo kaj komunikado. Li aŭ­toris multajn artikolojn kaj librojn. Li instruis psikolingvistikon en la Universitato “La Sapienza” de Romo en la 1990-aj jaroj kaj estis profesoro de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) en San-Marino.
UEA perdis ne nur eksan prezidanton, sed ankaŭ gravan kunlaboran­ton, amikon kaj unu el la plej gravaj motoroj en la moderna historio de la Asocio. UEA esprimas siajn profun­dajn kondolencojn al la tuta familio, ĉefe al lia edzino Anna Löwenstein, mem honora membro de UEA kaj eminenta Esperanto-instruisto, kaj al liaj kvar gefiloj.