Charles Power (15.11.1951 – 02.04.2025)
Charles Power forpasis la 2-an de aprilo 2025 post longa malsano. Li naskiĝis la 15-an de novembro 1951 en El Paso, Teksaso, Usono. La patro estis en la armeo, do la familio devis translokiĝi multfoje tra la lando, kaj ankaŭ loĝis dum kelkaj jaroj en Germanio. Kiel studento ĉe UCLA, en la universitata biblioteko li trovis la libron Teach Yourself Esperanto kaj en 1970 lernis la lingvon aŭtodidakte. Li estis aktiva membro de la Losanĝelesa klubo, kaj korespondis kun multaj esperantistoj tutmonde. Grandan influon havis lia korespondado kun William Auld, kiu admiris lian profundan konon de Esperanto kaj rekomendis Charles kiel instruiston eĉ sen oficiala diplomo. Dum ses jaroj li estis oficisto de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, nun Esperanto-USA) en San Mateo apud Sanfrancisko, kie li instruis Esperanton. Inter 1977 kaj 1981 li laboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, kie li kiel Konstanta Kongresa Sekre-
tario origanizis la UK-ojn en Reykjavik, Varna, Luzern, Stockholm kaj Brasilia. Li ekkonis sian edzinon, Daniela Deneva el Bulgario, dum preparado por la UK en Varno en 1978. En 1982 li revenis al Usono. Unue li loĝis en Kalifornio kaj poste translokiĝis al Marilando. Li laboris dum multaj jaroj kiel ekonomikisto ĉe la Departemento de Justico de la usona registaro. Li estis aktiva membro de la Esperanto-kluboj en Losanĝeleso kaj en Vaŝingtono DK. Sub la pseŭdonimo Karl Pov, li verkis multajn artikolojn kaj elangligis multajn materialojn, kiuj estis publikigitaj en la revuoj Kontakto, Monato, Fonto, Esperanto, Kancerkliniko ktp. Dum la 68-a UK en Budapeŝto en 1983 fondiĝis la Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) kaj Charles estis elektita kiel membro de ĝia komitato, en kiu li deĵoris kiel kasisto. Kun Daniela li partoprenis la UK-on en Vankuvero en 1984. Li posedis unu el la plej ampleksaj bibliotekoj de esperantlingvaj libroj kaj materialoj en la okcidenta hemisfero. La granda devo de la usonaj esperantistoj estas konservi tiun riĉaĵon!