Iván Mättig Catalán (07.12.1942 – 19.10.2024)
S-ro Iván Mättig Catalán el Ĉilio forpasis la 19-an de oktobro 2024.
Li naskiĝis la 7-an de decembro 1942 en Curacautín. Membro de UEA de 1981, Delegito en Santiago, Fakdelegito pri ekumenismo, filatelo kaj instruado de Esperanto.
Iván interesiĝis pri Esperanto jam en frua aĝo kaj poste li iĝis la ĉefa motoro dum unu el la plej gravaj fazoj de la Esperanto-agado en Ĉilio, kies mejloŝtono estis la refondiĝo de Ĉilia Esperanto-Asocio (ĈEspA) en 1977, kies prezidanto li estis dum 30 jaroj.
Lia senlaca engaĝiĝo por disvastigi kaj instrui Esperanton en Ĉilio manifestiĝis per koresponda kurso, kiun li mem kreis kaj gvidis. Iván ŝatis traduki tradiciajn ĉiliajn kantojn en Esperanton. Honora Membro de ĈespA (1997). Li ricevis diplomon de UEA pro sia 50-jara, seninterrompa lojaleco kiel individua membro.