Amarílio Hévia de Carvalho (01.05.1933 – 04.11.2023)
Amarílio Hévia de Carvalho mortis en Brazilo la 4-an de Novembro 2023. En la sama jaro, brazilaj esperantistoj tra la tuta lando festis lian 90-jariĝon, la unuan de majo, ĉar li estis unu el niaj plej popularaj movadaj figuroj, ankoraŭ tre vigla en granda aĝo. Unuaniman simpation li havis de ĉiuj, pro la atento, kiun al ĉiuj li dediĉis.
Emerito, li transloĝiĝis el Rio de Janeiro, kie li tre aktivis en la loka E-movado. Li iris al la centra regiono de Brazilo, al la urbo Barra do Garças (ŝtato Mato Grosso) por instrui gejunulojn prepare al la kongreso de BEJO en Cuiabá, 1985. Li tie restis kaj fariĝis tre populara inter la loĝantoj, unue kiel laboristo kaj poste kiel volontula ĝardenisto de publika turismejo, la geoterma urba akvo-parko. Li estis ankaŭ volontula konservanto de granda naturrezerva parko. Amarílio okazigis kursojn de Esperanto en loka naturdefenda organizo, kun kiu li cetere kunlaboris. Krome dum jaroj li rolis en publikaj festoj de la urbo kiel Paĉjo Kristnasko (kiel oni nomas en Brazilo la ekvivalenton de Avo Frosto, kiu estas maltaŭga nomo por Kristnaskoj, kiuj okazas en la unua semajno de somero). Pro liaj nature blankaj longaj haroj kaj barbo, la lokaj infanoj certis, ke Paĉjo Kristnasko loĝas en Barra do Garças tra la tuta jaro.
Dum jardekoj, Amarílio trakuris plurmil kilometrojn de la landego, plejofte aŭtobuse, por ĉeesti simple lokan, regionan aŭ internacian Esperanto-aranĝon. Armita per pezaj valizoj, la memdeklarita “E-kolportisto” veturis kun dekoj da modeloj de buntaj T-ĉemizoj pri Esperanto de li elpensitaj kaj produktitaj. Amarílio volis, ke ĉiu esperantisto vestu sin por varbi la mondon al nia lingvo. Kie iam rolis verdastela broĉo, eksmoda, li adaptis la E-brustojn al nia tempo, ĉar brazilanoj ŝatas movadajn T-ĉemizojn. Kaj tiel, kun vojaĝemo, T-ĉemizoj, simpatio kaj neforgesebla bonhumoro, Amarílio konkeris la koron de generacioj de esperantistoj.
Iam li uzis la pseŭdonomon “Flava Kverko” (paŭsita sur la propra nomo, sed tiu ĉi bona elpensaĵo poste ne plu videblis kiel subskribo sur liaj T-ĉemizoj). Ofte li parolis amuzajn esprimojn, kiel “Hohoho” (klasika rido de Paĉjo Kristnasko), kaj la sloganon “Ĉemizoj je prezo de (verda) banano” (tio estas, malmultekostaj) li eĥigis en la koridoroj de tre multaj kongresejoj. Liaj T-ĉemizoj evoluis kun la teĥniko tra la jaroj kaj la kelkkoloran silkekranan metodon anstataŭis la printaj plurkoloraj fotografiaj bildoj. Dume liaj vojaĝemo kaj simpatio restis neŝanceleblaj, eĉ en granda aĝo. Nemalofte li donacis siajn varojn, kaj per tio li montris grandanimecon, pro amikeco aŭ por subteni movadajn iniciatojn.
Amarílio kontribuis per aktorado al multaj E-aranĝoj. Li verkis unuhoran monologon, “Joaquim José: Fidoplena Martiro”, pri la brazila nacia heroo Joaquim José da Silva Xavier (1746–1792, konata laŭ la kromnomo Tiradentes kaj ekzekutita pro separatismaj ideoj). Amarílio en tiu rolo montris sin kun mesiecaj tono kaj aspekto, en sutano ligita per granda ŝnuro (ĉar Tiradentes estis kondamnita kaj mortis pendumita). Amarílio ĉiam emociiĝis en tiu monologo, eĉ se li ĝin prezentis entute kvindek fojojn, en multaj okazoj portugallingve, kiel en lernejoj kaj universitatoj, kaj en aliaj laŭ la Esperanta versio de lia teksto, farita de Paulo Sérgio Viana. Lian teatraĵon oni spektis en E-asocioj kaj kongresoj, inter ili la UK-oj en Bonaero, Lille kaj Hanojo.
Li estis konata ankaŭ pro simpatia skeĉo de Sylla Chaves. Temas pri preskaŭ-monologo, kun sonĝo de la rolulo antaŭ Sankta Petro, petanta permeson por instrui Esperanton en la Ĉielo. Amarílio Carvalho popularigis tiun skeĉon pro regula prezentado en pluraj eventoj. Por la fina mallonga frazo de la rolo de “Sankta Petro”, li surloke ĉiam kunvokis malsamajn esperantistojn por tiujn honorigi. Kiu rifuzus la inviton de tia simpatiulo?
La matenon de la 4-a de novembro, je 2 600 km norde de sia loĝurbo, Amarílio ne vekiĝis. Li gastis en hotelo de Fortalezo por partopreno en E-aranĝo, nome en la samtempe okazantaj 10-a Tutamerika (TAKE) kaj 57-a Brazila (BKE) Kongresoj de Esperanto. Tiam li ĵus lastfoje prezentis sin kiel la esperantiston en la Ĉielo. La programo en tiu sabato rapide adaptiĝis por kortuŝaj omaĝoj dum la vespero en la Placo Gentilândia, antaŭ busto Zamenhofa.
Funebra ceremonio kun malfermita ĉerko okazis en la sidejo de la urba konsilantaro de Barra do Garças. Post tio, plenumiĝis lia volo, ke lia korpo estu liverita al publika universitato por utiligo en sciencaj studoj.
Tiu perdo kaŭzis tutlandan konsterniĝon inter brazilaj esperantistoj. Amarílio Carvalho estis unu el tiuj modelaj membroj de nia “granda rondo familia”. Antaŭ nur unu monato li estis en renkontiĝo en São Paulo, 1 500 km for de sia loĝurbo, kaj jam havis planojn por venontjaraj partoprenoj, inkluzive de la UK en Aruŝo.
James Rezende Piton
Estis publikigita en la januara numero 2024