Eduard Borsboom (14.05.1936 – 02.12.2025)

Eduard Borsboom, nederlanda es­perantisto, forpa­sis la 2-an de decembro 2025. Li nas­kiĝis la 14-an de majo 1936. Li estis lingvoinstruisto kaj lingvoesploristo. Edu­ard Borsboom estis aŭtoro de la libroj “Vivo de Lanti” (1976), “Vivo de Andreo Cseh” (2003), “Kie miozotas memor’” (2017), kompilinto de “Vortoj de Andreo Cseh” (1984). Li verkis por la revuoj Literatura Foiro, La Gazeto kaj aliaj. En 2004 li iĝis laŭreato de la premio de OSIEK.
Eduard Borsboom estis membro de UEA de 1981, partoprenis kelkajn Uni­versalajn Kongresojn, Estis delegito en Zeist de 1996, fakdelegito pri lingvistiko: germana ĝis 1996.