David Bianchini (17.07.1955 – 20.05.2024)

D-ro David Bianchini el Brazilo forpasis la 20-an de majo 2024. Multjara membro de UEA, fakdelegito pri Edukado inter 1985 kaj 2015.
David Bianchini naskiĝis en 1955, en Assis-SP. Diplomita inĝeniero pri telekomunikado, li estis profunda humanisto. Magistriĝis kaj poste doktoriĝis pri Edukado; iom poste, li fariĝis specialisto pri Psikanalizo. En PUCC li prezidis la universitatan komitaton pri Etiko en la Scienca
Esplorado kun Homoj. En Unicamp li kunlaboris pri la temo Inteligentaj Urboj kaj 5G-Teknologio (libron pri tiu temo li verkis en Esperanto kune kun Ladislau Afonso). Li estis tre aktiva en
la Spiritisma Movado.
Kiel mezlernejano li eklernis Esperanton en São Caetano do Sul, SP, danke al la dentkuracisto kaj veterana esperantisto Arnaldo Vianna. Bazan kurson li unuafoje gvidis en 1975 ĉe Studenta Centro de “Lernejo pri Inĝenierarto Mauá”. En 1984 li translokiĝis al Campinas, kie li kunfondis Kulturan Centron de Esperanto en 1986. Tra la jardekoj li daŭre diskonigis la lingvon en prelegoj, en la gazetaro kaj en kursoj.
La 9-an de majo, nur kelkajn tagojn antaŭ la forpaso, li partoprenis retan intervjuon pri siaj du movadoj. Lia amo al Esperanto reprezentiĝis per E-flago kiu kovris la ĉerkon.

Estis publikigita en la novembra numero 2024