Familiece BET-umi en Litovio

Amri Wandel

Ĉirkaŭ 250 esperantistoj pilgrimis al Kaŭno, Litovio, por partopreni la 59-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET). Por mi estis nur la tria BET, malmulte kompare kun pli ol 40 UK-oj, sed mi sentis kvazaŭ reveni al konata kaj ŝa­tata familia kunveno. Same, multaj par­toprenantoj, ne nur el la baltiaj landoj, kie BET okazas ĉiujare (alterne en Li­tovio, Latvio kaj Estonio) asertis ke ili sentas sin hejme.

Modele organizite sub la sceptro de Povilas Jegorovas kaj multaj lokaj helpantoj, kunlabore kun la Universitato Vytautas la Granda kaj la Monda Centro de Litovoj, la ĉi-jara BET havis ampleksan “libron por BET-anoj”, kiu aldone al la programo detale dokumentis la historion de BET, ekde la unua “Baltia E-Tendaro” en 1959. La kuriero Kunfluo aperis ĉiutage, ebligan­te al la BET-anoj kaj al ne-partoprenantoj in­formiĝi pri la programŝanĝoj kaj pri la okazintaj programeroj. Ĝi daŭre estas rete legebla.

En la solena inaŭguro de BET sa­lutis pluraj lokaj gravuloj, kiel la vic­prezidanto de la litovia parlamento Juozas Olekas, la EU-parlamentano Vy­tenis Andriukaitis kaj la prezidanto de la litovia ĵurnalista asocio Audris An­tanaitis (la du lastaj en Esperanto). Skribe salutis la urbestro de Kaŭno kaj tri ministroj. El Esperantujo salutis i.a. Ulrich Brandenburg, István Szabolcz (nome de Eŭropa Esperanto-Unio) kaj mi (kiel Vicprezidanto de UEA).

La programo estis abunda, ofte okazis pluraj samspecaj programeroj paralele. Krom la scienca programo, kiu konsistis el la 41-a Scienca Universitata Sesio de Akademio Internacia de la Sciencoj kaj la Somera Universitato (Esperanto 2025:9, p.183), okazis ĉiutage Esperanto-kursoj plurnivelaj, pre­legoj pri Litovio de Aida Čižikaitė, kaj baza kurso de la litova lingvo de Severija Marija Banaitytė.

Krome okazis multaj interesaj pre­legoj: Tim Owen prelegis pri “Simboloj de Esperantujo”, István Ertl pri “Spertoj de tradukisto – Kiel mi fariĝis maŝino”, Sakari Kauppinen pri “Tove Jansson – la patrino de Mumintroloj”, Laura Brazzabeni prelegis pri “Instruado de Esperanto en sinkronaj kaj nesinkronaj kursoj” kaj prelegis ankaŭ multaj aliaj.

La arta programo konsistis el kon­certoj ĉiuvespere: violona koncerto de Sigita Railaitė-Sičiūnienė, koncer­toj de ĴomArt kaj Nataŝa, JoMo, Lucio Avitabile, SuMi, kaj Kjara. En la posttag­mezoj okazis spektakloj “Ŝakno­velo” de Stefan Zweig, (Arno Lagrange), “Li­tovio de Barbora” (Bi­ru­tė Prekevičiūtė), “Doktoro Esperanto” (Mario Migliucci) kaj Koncerto de Marina Moritz.

Estis du tuttagaj kaj kvar duontagaj ekskursoj, kiujn kunordigis Antanas Visockas. Pluraj mem vizitis la domon de Zamenhof en la samnoma strato. La domo, kiu estis vendita al ne­esperantisto, kaj troviĝas en malbona stato, ankoraŭ havas sur la pordo la leterkeston de Litova Esperanto-Asocio. Forta impreso por multaj BET-anoj estis la amasa kunkantado de la litova himno, la 6-an de julio. Grupo de BET-anoj kantis laŭ la Esperanto-traduko kun multaj aliaj en la parko apud la kastelo de Kaŭno.