Turismo kaj evoluo: karavanaj vojoj al Seulo

Lastatempe pli kaj pli populariĝas tia formo de Esperanto-turismo, kiel karavanoj. Ĉi-jare al la Seula Uni­versala Kongreso estas planataj kelkaj karavanoj. Intertempe tio ankaŭ kongruas kun la kongresa temo – “Turismo kaj evoluo: Vojoj al daŭripovo”.
La redakcio esploris du itinerojn de tiuj planataj vojaĝoj, kies plej granda parto de la vojo iras laŭ la Trasiberia fervojo, la plej longa fervojo en la mondo. Tamen tiuj karavanoj estas ege malsamaj kaj startas el diversaj urboj: la unua el Sankt-Peterburgo kaj la dua el Berlino.
Ni parolis kun s-ino Tatjana Loskutova kaj s-ro SO Gilsu. Ili estas la ĉeforganizantoj de tiuj ĉi karavanoj.

Revuo Esperanto: Kiel kaj kiam venis al vi la ideo okazigi trajn­karavanon tra Rusio al la 102-a Universala Kon­greso?

S.G.: Kiam mi intencis partopreni en la 101-a UK, mi tuj decidis organizi la trajnkaravanon. kaj kiam mi ekplanis la planon, mi jam samtempe projektis la karavanon de la inversa vojo al la 102-a UK en Seulo.
Mi jam vojaĝis en 108 landoj tra 5 kontinentoj, kaj la trasiberia trajn­veturado, kiun mi jam faris 3-foje de Kamĉatko ĝis Sankta Peterburgo, estis unu el la plej imponaj vojaĝoj, kion pruvas la Brita gazeto ‘Guardian’. Ĝi elektis “10 Mirindaĵojn de la Mondo” spertendajn por la junuloj je la aĝo 18~25. El ili troviĝas: “Traveturi Azion per la Siberia Fervojo: plene ĝui la sentimenton de la Azia kontinento ekde Pekino ĝis Sankta Peterburgo.”
T.L.: La ideo pri ĉi-jara E-karavano aperis tuj post la anonco de la UEA-estraro okazigi la 102-an UK-on en Seulo.

Revuo Esperanto: Kiu(j)n ĉefa(j)n ce­lo(j)n havas tia vojaĝo?

T.L.: Laŭ mi tian vojaĝon eblas nomi siaspeca internacia turisma E-aranĝo, kiu havas du ĉefajn celojn, inter kiuj estas iom malfacile difini prioritatan. Ni, rusianoj, certe fieras pri la beleco kaj vasteco de nia lando, kaj ni ŝatus konatigi gesamideanojn veturontajn E-karavane kun kulturaj heredaĵoj kaj tradicioj de Rusio, kun ĝiaj vidindaĵoj, kiuj famas tutmonde. Memkompreneble, niaj gastoj ĉiam strebas konvinkiĝi propraokule pri multo, pri kio ili antaŭe aŭdis, legis aŭ televidis, kaj traveturi Rusion per la plej longa fervojo estas revo por multaj el ili. Aliflanke, praktika uzo de la lingvo Esperanto en internacia komunikado (por kelkaj gekaravana­­noj – bonega lingva trejnado!), renkontiĝoj kaj inter­ŝanĝo de spertoj kaj kunestado kun diverslandaj geesperantistoj estas nepra kaj tre alloga fono de simila vojaĝo, kies fina punkto ĉi-foje estas Koreio, la lando de la UK.

S.G.: La celoj de nia karavano estas jenaj tri, el kiuj la dua estas la ĉefa.
1) Unu mondo: Eŭropo kaj Azio estas geografie malsamaj kontinentoj, sed jam estas sama zono de in­terkomunikiĝo en diversaj medioj.
2) Unu vojo ekde Berlino ĝis Seulo: la fera silkvojo kiel unu vojo tamen estas interrompita en Koreio, suda kaj norda.
Nia karavano celas trapasi la inter­rompitan vojon kun la deziro pri ‘la paco kaj unuiĝo de Koreio’ (1-a plano). La karavano flugos tra Pekino, se ni ne povus trapasi la rompitan vojon (2-a plano).
3) Unu lingvon ĉiuj uzas, kvankam la karavano trairas diversajn landojn. Tio estas nia tria celo. Mi ĉiam vojaĝas por kaj per Esperanto. En la lasta karavano de Seulo ĝis Berlino ni esperantumis en ĉiuj urboj kaj landoj. Mi tute ne komisiis la aferon al vojaĝagentejo, sed mi ĉiam kunlaboris kun lokaj es­perantistoj, kiuj vere amike kaj anime helpis nian karavanon.

Revuo Esperanto: La karavano estos internacia: esperantistoj el kiuj landoj estos reprezentitaj?

S.G.: La karavano nomiĝas Eŭrazia, kaj aliĝis esperantistoj el Francio, Hispanio, Pollando, Japanio kaj Ko­reio.

T.L.: La ĉi-jara E-karavano estis anoncita sufiĉe frue: jam januare 2016 ni sukcesis krei retejon, kies enhavo vekis intereson de pluraj personoj el diversaj landoj. Meze de januaro 2017 la grupo de veturontoj jam formiĝis kaj nun ĝi konsistas el 39 personoj (plena kupea vagono!), geesperantistoj de Belgio, Brazilo, Bulgario, Francio, Germanio, Rusio, Svislando kaj Usono.

Revuo Esperanto: Ĉu laŭvoje estas planataj ankaŭ renkontiĝoj kun la lokaj esperantistoj?

T.L.: La ellaborita itinero antaŭvidas tion. Geesperantistoj en Sankt-­Pe­terburgo, Moskvo kaj Vladivostoko esprimis pretecon konatigi geka­ravananojn kun vidindaĵoj de la urboj kaj nun aktive kaj antaŭĝoje prepariĝas al renkontoj kun eksterlandaj gastoj. Ankaŭ rusiaj geesperantistoj ŝatus veni saluti surkaje la gekaravananojn veturantajn tra la lando dum trajnhaltoj en certaj urboj.

S.G.: Esperantistoj en Berlino, Moskvo, Ulanbatoro, Pekino aranĝas por ni renkontiĝojn kaj ekskursojn.

Revuo Esperanto: Kiujn malfacilaĵojn, kiuj povas okazi dumvoje, vi antaŭvidas?

T.L.: Bonŝance, mi konas persone unu trionon de la grupo, kiuj estas spertaj geesperantistoj, agrablaj personoj. Tamen la multnacia, diversaĝa kaj grandnombra E-grupo estas relative malfacile organizebla: ne ĉiam deziroj de iuj personoj koincidas kun deziroj/ebloj de aliaj, oni neniam povas antaŭvidi kaj konkrete scii, kiel reagos homoj de diversaj kulturoj al renkontataj eventoj en fremda lando, kiel ili kondutos en relative malvasta kompanio, des pli ke oni devas longtempe kunveturi kaj kunloĝi (en urbaj hoteloj, turisma bazejo ĉe la Bajkal-lago kaj vagonaj kupeoj, aparte menciindaj). Kaj tion endas antaŭvidi. Por eviti diversajn malfacilaĵojn ni klopodas jam nun tre zorgeme pretigi ĉiujn erojn de la vojaĝo, esplorante ankaŭ la opiniojn de la gekaravananoj pri kelkaj aspektoj de la vojaĝo per enketiloj.

Revuo Esperanto: (demando al s-ro SO Gilsu) Kiel vi prognozas la ŝancojn de sukceso/malsukceso de via plano, ke la karavananoj provu iri tra Norda Koreio?

S.G.: La plej kulmina punkto de nia karavano estas ĝuste viziti Nor­dan Koreion, kaj la problemo trapasi la land­limon de la du Koreioj estus la plej malfacila, kiu dependas de la po­litika situacio, ne de nia klopodo. Mirejo asertis, ke la procento de la sukceso trapasi estas nur 1%, kion mi mem bone komprenas. sed oni devas klopodi eĉ por tiu 1% da espero. Mi jam pretigis alian varianton veni al Seulo per flugo, kio tamen jam estas 50% da sukceso por helpi la pacon de la Korea Duoninsulo.

Revuo Esperanto: (demando al s-ino Tatjana Loskutova) Kial la karavana grupo flugos el Vladivostoko al Seulo, sed ne uzos pramon?

T.L.: La unua plano antaŭvidis ŝipumadon el Vladivostoko al Koreio. Post detalaj esploroj evidentiĝis, ke veturi prame estas certagrade pli koste kaj memkompreneble pli longdaŭre, ol flugi. Tamen la ĉefa kialo estis en la pramhoraro, kiu tute ne konvenas al la datoj de nia itinero kaj precipe al la tempoebloj de la gekaravananoj.

Revuo Esperanto: En antaŭaj jaroj vi jam okazigis similajn karavanojn. Ĉu vi povas kurte rakonti pri ili? Ĉu iuj spertoj de ili influos viziton aŭ neviziton de certaj lokoj laŭvoje kaj ĝeneralajn organizajn momentojn?

S.G.: Mi tre bedaŭras, ke nia karavano ne povas viziti du rusajn urbojn, Je­ka­terinburgo kaj Novosibirsko, ĉar­ ni devis doni la tagojn por viziti Nordan Koreion. Fakte mi ankoraŭ pripensas viziti almenaŭ la urbon Jekaterinburgo, kie troviĝas la obe­lisko de du kontinentoj, kaj kie atendas bonaj esperantistoj. La lastan jaron mi vere ĝuis la gastamecon de esperantistoj en rusaj urboj.

T.L.: La ideo de E-karavanoj tra Rusio ne estas nova. En 1994 okazis IJK en Chonan (resp. Koreio) kaj tiam diverslandaj E-adeptoj karavanumis tra Rusio sub la gvido de nialandaj junaj geesperantistoj. Al renaskiĝo kaj efektivigo de E-karavanoj tra Rusio en 2007 «puŝis» konversacio kun la franca geedza E-paro Arlette kaj Edmond Plutniak kaj iliaj samlandanoj post mia prelego dum la vica IF (www.internacia-festivalo.de) pri la trajnvojaĝo en Ĉinion al la UK (somere 2004), kiun mi kaj mia filino Maja, denaska esperantistino, faris por atin­gi Pekinon. Komence la propono pri la vojaĝo tra Rusio al Japanio neniel influis min – ja la priparolita UK okazos nur sekvajare. Tamen, iom post iom formiĝis deziro esplori eblojn veturi tra Siberio, des pli ĉar mi neniam (tiutempe) estis ĉe Bajkal-lago kaj en Vladivostok. Ankaŭ mara ŝipumado ŝajnis esti alloga... Do, tiel en 2007 estis organizita E-karavano tra Rusio kun 22 partoprenantoj el 6 landoj al la 92a UK en la japana Jokohamo. La grupo vizitinte Moskvon, Irkutskon/Bajkal-lagon kaj Vladivostokon ŝi­pumis laŭ la Japana maro al la kon­greslando. En Japanio nin varme akceptis geesperantistoj el Niigata kaj ekskursigis nin tra siaj urbo kaj regiono. Poste ni ĉiuj busveturis al Jokohamo.
Post la sukcesa E-Karavano 2007 (pri kiu aperis la libro de la nederlandano G.Berveling «Vojaĝimpresoj el Si­berio kaj Japanio», 2008, kaj kelkaj aliaj artikoloj de partoprenintoj, kiuj priskribis siajn rememorojn sur paĝoj de diversaj E-periodaĵoj), estis organizita simila E-karavano junie 2010. Tiam la 26-per­sona internacia grupo trajnumis al Mongolio al la 6a Azia E-kongreso en Ulanbatoro. Survoje, krom Moskvo kaj Bajkal-lago, estis vizitita la urbo Krasnojarsk ĉe la riverego Jenisej, kie la gekaravananojn tre gastame akceptis lokaj geesperantistoj. Nia lando es­tas tre-tre granda kaj oni bezonas monatojn por vizitigi ĝiajn interesajn lokojn, tial ni elektas tiujn, kie niaj gastoj povos ricevi la plej pozitivajn kaj neforgeseblajn impresojn.