Recenzoj

Tiuj, kiuj deziras recenzi por la revuo Esperanto, estas invitataj kontakti la redakcion ĉe revuo.esperanto@gmail.com aŭ pere de la poŝtadreso, indikita en la kolofono.
Tiuj, kiuj ricevis varon por recenzo, estas petataj sendi la recenzon aŭ kontakti la redakcion. Varojn ricevitajn kaj nerecenzitajn oni fakturos al la ricevinto.

William Auld

Originale publikigita en la januara numero (n-ro 662) de 1961 de la revuo Esperanto kiel parto de la artikolo "Novaj libroj" (p. 14).

Nur tri kolorojn, de Eli Urbanová. Prezento de Julio Baghy. Ilustraĵoj de Karel Oberthor. Stafeto, Beletraj Kajeroj, n-ro 3. Eld. J. Régulo, La Laguna, Tenerifo, Kanariaj Insuloj, 1960. 140 p. 22 x 19 cm. Prezo: 1,80 €, triona rabato ekde 3 ekz. Aĉetu en la Libroservo de UEA!

[...] ni havas la unuan poemaron de la konata, plurfoje premiita, ĉeĥia poetino Eli Urbanová. Jam ne temas paroli pri majstreco de formo, estrado de la lingvo: ĉion ĉi oni povas sendiskute supozi ĉe la plimultaj nuntempe aperantaj poemaroj; anstataŭ tio ni rajtas senplue aŭskultadi al la individua voĉo de la poetino, enprofundiĝi en ŝian verkon por el ĝi ĉerpi la spertojn, kiujn al nia akceptema animo ŝi proponas.

Fernando Pita
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo! Bydgoszcz: ISTK. 2011. 248 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 7,50 €

Estas ja malfacile recenzi ver­kojn de konatulo, precipe kiam tiu ko­na­tulo estas homo vere alloga pro siaj ĝen­tileco, homeco kaj bonhumoro. Eb­le pro tio ĉi tiu recenzo iom malfruiĝis, ĉar mi decidis atendi ĝis mi po­vos pli ekvilibre taksi la verkon, sen (almenaŭ multe) konsideri la aŭtoron. Jen, tiu momento alvenis.

Niaj pli aĝaj aktivuloj certe me­mo­ros verketon nomatan Ŝtupo post ŝtu­po, de József Baksa, eldonitan en la 80-aj aŭ 90-aj jaroj, kiu bone priskribis di­versajn manierojn tiam “prospere” agadi por Esperanto. Bone, certagrade la libro de Grzybowski estas kaj daŭ­rigo kaj profundigo de tiu verko. Daŭ­rigo, ĉar ĝi pensas, kaj argumentas pri tio, kiel hodiaŭaj esperantistoj povas labori en teritorioj kiuj, pro diversaj ki­aloj, estas kulture ŝanĝiĝantaj kaj, je ĉiu momento, pli kaj pli minacataj de la politika miopeco de tiuj, kiuj pen­sas, ke la mondo reduktiĝas al ilia prop­ra kulturo kaj mondrigardo (kiu plej ­ofte estas, kvankam timiga, simpla mira­ĝo). Profundigo ĉar – kaj je tiu punkto, la verkoj ja distanciĝas unu de la alia – Grzybowski rigardas, ja fikse, nur unu celon: eduki homojn – inter ili espe­rantistojn – por ke ili agu kaj vivu in­terkulture. Kaj tio estas ja grava por es­perantistoj, ĉar mankas ĉe ni verkoj, kiuj tuŝas tiun por ni ne preterpaseb­lan fakton: ĉar funkcianta kaj vivanta ling­vo Esperanto ne povas ne esti alio ol interkultura perilo. (Fakte ĉiuj lingvoj estas tiaj, tamen neniu pli ol la nia, pro siaj sen-, trans- kaj internaciaj kon­diĉoj.)

Mikaelo Bronŝtejn
Eksperimento, La. La forgesita revolucio de Kartvelujo, 1918-1921. Eric Lee. Tradukis R. Corsetti k.a.. Politiko. MAS. Embres-et-Castelmaure. 2018 (2a eld). 264 paĝoj. Prezo: 13.20 €
Klarigo: En 1918 Kartvelio akiris sian sendependecon, ve!, por nur tri jaroj.

Ial ĉe la legado venis en mian kapon tiu ĉi moto, kiu ofte ripetiĝas en alia libro, kiel klarigo kaj pravigo por ĉiuj ajn okazaĵoj. Estas la filozofi-fikcia romano de fratoj Strugackij “La burgo kondamnita”, kiun antaŭ jaroj mi esperantigis kun kelkaj studantoj de mia tradukmetiejo. En fikcian urbon, plene izolitan de la mondo, teranoj trafas por travivi diversajn elprovojn - ekde invado de pavianoj ĝis kvazaŭnazia diktaturo. Tio vere ekŝajnis al mi se ne simila, tamen tre proksima al la eventoj de 1918 – 1921 en Kartvelio, kiujn priskribas Eric Lee en la detala grandampleksa esplorverko “La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921”.

Tobiasz Kubisiowski
Cherpillod André. Muzika leksikono.
Courgenard: La Blanchetière, 2013.
61 p. Prezo: 4,50 €.

Mendi en la katalogo de UEA

André Cherpillod estas konata en la Esperanto-movado kiel aŭtoro de multaj verkoj – tiom multaj, ke en Vikipedio ni trovos nur “elekton” de ili; tiom multaj, ke la ĉi-recenzata lib­ro mencias nur la “ĉefajn”; finfine ti­om multaj, ke la Katalogo de UEA bezo­nas naŭ paĝojn por montri ĉiujn rezul­tojn – temas ja pri 133 titoloj (inter ili an­kaŭ kelkaj memtradukoj). La plej­multo de la verkoj estas broŝurformaj libretoj pri diversaj temoj; kvankam Cherpillod laŭprofesie estis instruisto pri natursciencoj, li verkas plej ofte pri la lingvistikaj aspektoj de Esperanto, pri la etimologio, la lingva situacio en Francio, sed ankaŭ pri ĉirkaŭreligiaj temoj kaj finfine pri muziko. Al tiu las­ta kategorio apartenas lia Muzika lek­sikono, eldonita de li mem en 2013.

Valentin Melnikov
Bobbie Wilmina. La amo-rado. Pisa, Edistudio. 2019. 60 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 15,00 €

Mendi en la katalogo de UEA
En 1932 aperis la famaj “Sekretaj So­netoj”, kiuj certe ŝokis la tiaman publi­kon. Tial Kálmán Kalocsay ne riskis ape­rigi la libron sub sia vera no­mo, uzis pseŭdonimon, “Peter Peneter”. En 2002, laŭ manuskripto verkita en 1954, aperis (bedaŭrinde, etkvante kaj grandpreze, tial malpli konata) so­ne­taro “La sekreta psiko”, verkita de “Evo Sveti Vrag”, kiel virina aldo­na­ĵo/kompletigo/versio – aŭ, laŭ la vor­toj de Christian Declerck “...ina kon­traŭparto, simetriaĵo, vera parulo de la sonetaro de Peter Peneter...”. Ke la duan libron reale verkis Marjorie Boulton, oni eksciis nur post ŝia morto.

Fernando Pita
Dimov, Emil. Sinonima vortaro de Es­­peranto. Varna: memeldono, 2015, 327 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 19,50 €.

Ĉiu pli-malpli veterana espe­ran­tisto scias, ke, rilate al niaj lingvo kaj movado, svarmas mitoj, troigoj, ab­sur­daĵoj ktp. De la totala nombro de es­pe­rantistoj tra la mondo ĝis la kre­do ke Esperanto estas parolata en aliaj di­­mensioj, planedoj aŭ en la Para­di­zo mem, estas terura la fakto, ke ĉiu es­perantisto, celanta disvastigi nian lingvon, devas alfronti situacion similan al tio, kion usonaj militistoj alnomis “ami­ka fajro”, tio estas, eluzi pli da ener­gi­oj batalante kontraŭ tiuj mitoj ol vere pa­rolante pri la bonaj ecoj alportataj de la esperantista vivo.

Valentin Melnikov
Gerrit Berveling. Odoj & aliaj poemoj.
Zwolle, VoKo , 2009.
50 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 7,50 €

Mendi en la katalogo de UEA
Gerrit Berveling estas konata fa­kulo pri la latina lingvo kaj ĝia li­te­raturo, multon tradukis. Do ne mi­rindas, ke ankaŭ en sia originala ver­kado li iam emas sekvi klasikajn tra­diciojn. Lia libreto konsistas el 12 “Odoj” kaj 7 “aliaj poemoj” (kaj fine arti­koleto “Pri mia verkado”). En mallonga en­konduko li klarigas, kio estas “odo” – tamen mem agnoskas, ke tiu vorto “estas esprimo preskaŭ senenhava: ĝi sim­ple estas “iu poemo”, multe pli ne es­tas direbla...” – sed li emas precize imiti la stilon de Horacio.

Ionel Oneţ
La muelilo de la fortuno. Ioan Slavici.
Trad. Lenke Szász. Antverpeno: Flandra
Esperanto-Ligo, 2018. 155p.
Prezo ĉe UEA: 10,80 €

Mendi en la katalogo de UEA
Kompare kun la kulturoj de la naj­baraj landoj, la rumana kulturo estas relative subreprezentata en Esperanto. Tial, do, la publikigo de nova traduko el la rumana literaturo devus esti ĝo­jiga, des pli kiam temas pri indaj aŭ­toro kaj verko, ambaŭ instruataj en la lernejoj de Rumanio.

Ioan Slavici (1848–1925) naskiĝis en Şiria, tiam en la Aŭstra Imperio, nun en la distrikto Arad en Rumanio. Li­ceaj studoj en Arad kaj Timişoara, kaj universitataj en Peŝto kaj Vieno. Li famiĝis kiel prozisto, memoraĵisto, dra­maturgo kaj ĵurnalisto.

Valentin Melnikov
Geraldo Mattos. Ivan la Sesa
Reeldono de versdramo, avangarda por sia tempo. Libro-mondo / DEC, Świdnik / Đurđevac, 2017 (2-a eld). 132 p.
Prezo ĉe UEA: 16,50 €

Eĉ inter kleraj rusoj malmultaj me­moras pri la imperiestro Ivan VI (Ivan Antonoviĉ, 1740–1764). Prok­la­­mita imperiestro en dumonata aĝo, jam post jaro rezulte de kortega ren­verso li estis sekrete malliberigita sub fremda nomo, komence en Ĥolmogori (Arĥangelska regiono), kaj li finis sian ne­longan vivon en la fama Ŝliselburga fortreso. Malpli-ol-24-jara li estis mur­dita (laŭ sekreta instrukcio de la tiama imperiestrino Ekaterina II) ĉe provo liberigi lin.

Stefan MacGill
Serpentoj en la puto. István Nemere. 184 p. Sezonoj, Kaliningrad, 2009. Prezo ĉe UEA: € 18,00

Jen politika kaj socia romano pri enmigrantoj, terorismo kaj la kon­fli­k­toj inter kulturoj kaj la grandaj re­ligioj, unuavice inter la islamo kaj kri­s­tanismo. Efektive, temo tre aktuala en la nuntempa vivo en la lando de la aŭtoro kaj tra la tuta Eŭropo. Sed la verko datiĝas el 2009 kaj estis cer­te ver­kita pli frue ol tio – la plej lasta­tempa realmonde aludita atenco estis tiu en Londono en 2005. Do, longe antaŭ la amasaj alvenoj de migrantoj en 2015.

Paĝoj