Speciala oferto: duoble aliĝu al UEA (2024+2023) pere de la 4-a Virtuala Kongreso. Komuniko 1141

Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne estas individuaj membroj de UEA en 2023, povas nun duoble aliĝi al UEA por 2024+2023 kaj aldone al la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), pagante nur la membro-kotizon de 2024. Tiun specialan oferton eblas ĝui per la aliĝilo “UEA+VK”, alirebla per la jena adreso: https://vk.esperanto.net/2023/uea-vk.

La interesatoj povas elekti inter la membro-kategorioj MA, MB, DMA kaj DMB por la jaro 2024 - pagante nur pro ili - kaj ricevos aldonan senpagan bazan membrecon en UEA ankaŭ por 2023 kaj tujan senpagan aliĝon al la 4-a VK, kiu okazos de la 23-a ĝis la 26-a de novembro 2023.

Aktualaj individuaj membroj de UEA abonas la revuon Esperanto kaj ĝuas favorajn aligĝkotizojn al la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Aruŝo, Tanzanio, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024: uk.esperanto.net/2024. Krome rajtas 10%-an rabaton en la Libroservo de UEA: https://katalogo.uea.org. Kiuj aĝas malpli ol 36 jarojn, tiuj ankaŭ estas membro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj aldone ĝuas aŭtomatan abonon al la revuo Kontakto kaj favorajn kotizojn al la Internacia Junulara Kongreso (IJK). La kategorio MA (Membro Abonanto) ricevas la menciitajn revuojn ankaŭ papere; MB (Membro Baza) ricevas la menciitajn revuojn elektronike; DMA/DMB (dumvivaj membroj Abonanto aŭ Baza) pagas unu kotizon kaj aliĝas dumvive en UEA (kaj en TEJO ĝis inkl. 35-jaraĝe). Kiu aliĝas kiel MA2024, tiu ricevos la jarkolekton Esperanto 2024 ankaŭ papere (same por Kontakto, se oni estas sub 36 jaroj); kiu aliĝas kiel DMA, tiu ricevos papere la jarkolektojn de 2023, 2024 kaj poste. Ni kuraĝigas aliĝon kiel DMA.

UEA tre bonvenigas ĉiujn renovigi sian membrecon kaj partopreni la 4-an VK-n! Aktualaj membroj de UEA en 2023 povas renovigi sian aliĝon per la normala aliĝilo: uea.org/alighoj/alighilo.

Ĉiuj ankaŭ bonvenas subteni la 4-a VK-n per donaco: tion eblas fari dum la aliĝo al VK aŭ konstante per: uea.org/alighoj/donacoj/virtuala_kongreso. Tiuj, kiuj donacas 50 EUR aŭ pli, aperas kiel Subtenantoj.

Oni ne maltrafu tiun specialan oferton! La VK jam fariĝis la plej grava kaj granda reta evento de Esperanto en la mondo. En 2023 programeroj de Torino, kiel la scienca programo, entute dekoj da prelegoj, estos spekteblaj kadre de la VK, samkiel tiu de Montrealo estis en la pasintjara VK. Cetere, reklamocele al la 4-a VK jam aperas la prelegoj de la 3-a VK en UEA-viva: youtube.com/ueaviva.

El la Gazetaraj Komunikoj