Kontribuu al la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS): 27-30 oktobro 2023. Komuniko 1131

La junulara sekcio de UEA, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), pere de sia komisionoj pri Edukado, Scienco, Kulturo kaj Universitata Agado, denove organizas la Internacian Retan Interfakan Simpozion (IRIS), okazonta de la 27-a ĝis la 30-a de oktobro 2023: https://www.tejo.org/de/iris-2023.

IRIS okazos kunlabore kun Retoso, la reta evento de TEJO. Ĝi havos du partojn: mallongaj fakaj prelegoj, kiuj estos spekteblaj en jutuba kanalo de TEJO, kaj podiaj diskutoj pri tiuj fakoj dum Retoso. Se vi estas studento aŭ esploristo kaj volas prezenti vian laboron al fakemaj esperantistoj, ni invitas vin aliĝi per tiu ĉi formularo (http://mallonge.net/IRIS2023-proponilo).

La organizantoj esperas ricevi kontribuojn plej laste la 15-an de oktobro 2023. UEA subtenas la eventon per informado kaj subtenos TEJO-aĝajn kontribuantojn al la ĉi-jara IRIS per senpaga membreco en UEA-TEJO (se ili ankoraŭ tion ne havas) por la jaroj 2023 kaj 2024, inkluzive de aliĝo al la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (https://vk.esperanto.net), kiu okazos post IRIS/Retoso, de la 23-a ĝis la 26-a de novembro 2023. Sendu viajn kontribuojn al IRIS!

Dum IRIS 2021 okazis podiaj diskutoj pri lingvistiko, sociologio, antropologio, internaciaj rilatoj, astronomio, inĝenierarto, biologio, psikologio, matematiko, fiziko kaj fervojoj. La podiaj diskutoj pritraktos aspektojn de la diversaj fakoj surbaze de la ricevitaj videaj kontribuoj, kiuj estos publikigitaj en Jutubo antaŭ la simpozio.

La podiaj diskutoj estos malfermaj al ĉiuj, ĉu membroj ĉu nemembroj de UEA-TEJO, kaj la ligilo por partopreni ilin estos publikigitaj poste. Oni povas nun aliĝi al telegrama grupo de IRIS. Por pliaj informoj, kontaktu la organizteamon ĉe interfaka.simpozio@gmail.com.

El la Gazetaraj Komunikoj