Merkredo, Aprilo 12, 2023 - 20:41

“Ni semas” estas programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), lanĉita en 2015 kiel subvenciprogramo por malgrandaj Esperanto-projektoj. En 2022 ĝia regularo estis reviziita kaj nun la programo funkcias sub kunordigo de la Afrika Komisiono de UEA (AK) kun fokuso al Esperanto-projektoj en Afriko. Kadre de la programo la AK de UEA anoncas konkurson pri subvenciotaj projektoj en la kontinento. Interesatoj partopreni devas koni la regularon kaj preferinde uzi la konkursan petilon, elŝuteblan en PDF-formato aŭ rekte plenigeblan komputile (http://mallonge.net/Ni-Semas-Reta-Petilo).

La subvencipetoj povas temi pri: Esperanto-kursoj por komencantoj aŭ progresantoj; trejnseminarioj por instruistoj; ekzamenpreparoj kaj ekzamenoj; aperigado de lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj adaptitaj al afrikaj bezonoj (afriklingvaj kaj afrikec-enhavaj); kultura interŝanĝo kun aliaj mondopartoj per Esperanto; financado por sendo de skrib- kaj lern-materialoj por lernantoj; informa agado en superaj lernomedioj ktp.

Dimanĉo, Marto 26, 2023 - 19:13

La 76-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kune kun la ligita Scienca Kafejo (SK) okazontaj dum la UK en Torino ofertos pli ol 20 prelegojn, preskaŭ same kiel la rekorda IKU en Lillo. Kiel en Montrealo, ankaŭ la IKU- kaj SK-prelegoj en Torino estos hibridaj kaj registritaj.

Post pluraj magraj jaroj pro la pandemio, la ĉi-jara rikolto de la Internacia Kongresa Universitato denove superis dudekon da altkvalitaj proponoj, el kiuj la 5-persona IKU-komisiono (Sabine Fiedler, Jingen Wen, Hans Michael Maitzen, Jose Antonio Vergara kaj Amri Wandel) rekomendis naŭ por IKU (el ili 3 AIS-kursoj) kaj dek por Scienca Kafejo. La Estraro de UEA aprobis la proponon kaj tiuokaze akceptis sesan membron en la IKU-komisiono: prof. Grant Goodall, lingvisto en la universitato de Kalifornio en San Diego, Usono. Li anstataŭos Humphrey Tonkin kiu finis sian multjaran deĵoron en la IKU-komisiono antaŭ kelkaj jaroj.

Lundo, Marto 20, 2023 - 22:52

Abonantoj jam povas elŝuti la aprilan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la aprila numero:

75 | Tri reprezentantoj de UEA eklaboris, partoprenante en la 52-a sesio de la Homrajta Konsilio
76 | Torino senpacience atendas – ĉu vi jam aliĝis?
77 | Laste Aperis

Sabato, Marto 4, 2023 - 18:12

La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) revenas kun la temo La sekreta vivo de miaj najbaroj. La tria eldono de la konkurso estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kunlabore kun Bobelarto kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La konkurso celas instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj.

Krom la temo La sekreta vivo de miaj najbaroj, du novaĵoj atendas la partoprenantojn en la ĉi jara Interkultura Novelo-Konkurso: nun eblas konkursi per ses lingvoj kaj estas dek monpremioj por gajni.

Krom Esperanto, la itala, la rusa kaj la ukraina kiuj estis akceptitaj en la dua eldono, aldoniĝas ĉi-jare la kataluna kaj la persa. Tamen tradukaĵoj el aliaj lingvoj bonvenas.

Noveloj devas esti neniam antaŭe publikigitaj. La teksto-proponoj devas havi maksimume 2000 vortojn (proksimume 6 paĝojn). Ne estas minimuma longeco. La konkurso permesas uzadon de artefarita intelekto (AI) por kontribui al la verkado, ties uzon oni devas mencii en la sendoformularo. Konkursi eblas per du noveloj.

Vendredo, Marto 3, 2023 - 18:50

Okaze de la Internacia Virina Tago 2023, Universala Esperanto-Asocio salutas virinojn ĉie en la mondo. Ni daŭrigos kaj intensigos nian laboron por virinaj rajtoj kaj por plibonigo de la situacio de virinoj kaj knabinoj tra la mondo, kunlabore kun aliaj civilsociaj organizoj.

Jam de la jaro 1946, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN starigis la Komisionon pri la Statuso de Virinoj, kiu celas sekvi kaj dokumenti la staton de virinaj rajtoj tutmonde. UN ankaŭ starigis la organizon UN-Virinoj, kiu laboras por genra egaleco kaj plenpovigo de virinoj.

Genra egaleco kaj plena partopreno de virinoj en ĉiuj sferoj de la vivo estas esencaj. Ni devas antaŭenigi tiun egalecon ĉie. La ĉi-jara temo de la observo-tago -- Novigo kaj teknologio por genra egaleco -- atentigas pri efikoj de la "cifereca divido" sur ekonomiaj kaj sociaj malegalecoj. Virinoj kaj knabinoj povu sekure kaj libere aliri ciferecajn spacojn por plena disvolviĝo kaj socia partoprenado. Perforto per Interreto ja estas perforto, kaj netolerebla.

Ĵaŭdo, Marto 2, 2023 - 12:07

Por la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en 2024, la Estraro de UEA unuanime elektis Tanzanion kiel kongreslandon. La unuan fojon UK okazos en la kontinento Afriko. La gastiga urbo, Aruŝo, estas internacia turisma destino, sed ne nur: ĝi ankaŭ estas grava diplomatia urbo, la sidejo de la Orient-Afrika Komunumo kaj de la Afrika Kortumo de Afrika Unio.

La regiono de Aruŝo loĝigas pli ol 2 milionojn da homoj. Ĝi troviĝas je la orienta branĉo de la Granda Rift-Valo, sub modera klimato. La grandurbo estas proksima al la Nacia Parko Serengeti, la Konservada Areo Ngorongoro, la Nacia Parko Lago Manyara, la Gorĝo Olduvai, la Nacia Parko Tarangire, la Monto Kilimanĝaro kaj la Monto Meru en la Nacia Parko Aruŝo mem.

La Esperanto Asocio de Tanzanio (EATA) invitis kongresi en Aruŝo post multjara laboro de la Afrika Komisiono de UEA, kiu plenumis la taskon kunordigi la landajn asociojn en la kontinento por difini la invitanton de la unua UK en Afriko. La kunlaboro estis multhoma kaj internacia. Per tiu decido ankaŭ la Estraro de UEA plenumas devon de la Asocio, kiu en la pasinta jardeko deklaris la okazigon de UK en Afriko kiel strategian elementon por UEA.

Vendredo, Februaro 17, 2023 - 11:38

Abonantoj jam povas elŝuti la martan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la marta numero:
51 | La 40-a Komuna Seminario okazis virtuale
52 | KER: Retrorigardo al la jaro 2022
54 | Landa agado: Novaĵoj el Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo

Merkredo, Februaro 15, 2023 - 21:16

Lige kun la 108-a UK en Torino okazos samtempe, de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023, ankaŭ la 51-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) meze de la Parko La Mandria, apud Torino, Piemonto, Italio. Bonvenon viziti la retejon de IIK: http://iik.uea.org.

La temo de la kongreseto estas “Sporto kaj Naturo”.

La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto en natura medio. Okazos ludoj kaj sporto, natursciencaj atelieroj kaj biciklado, manlaboroj kaj kantoj, ekskurso kaj certe Esperanto-kursoj. Vesperaj ludoj kaj interesaj vesperaj agadoj atendos la infanojn kaj adoleskantojn. Eksciu pli pri la programo.

IIK bonvenigas partoprenantojn de diversaj aĝogrupoj, kiuj parolas Esperanton (minimume – scipovas baze kaj klare esprimi siajn bezonojn kaj dezirojn en Esperanto):

• infanoj kaj adoleskantoj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj
• adoleskantoj ekde 17 jaroj kaj fluparolantaj povas fariĝi helpantoj
• infanoj ĝis 7 jaroj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK.

Ĵaŭdo, Februaro 9, 2023 - 12:04

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estis kreita por emfazi la gravecon de utiligo de la gepatra lingvo en instruado en lernejoj. Infanoj lernas plej bone per lingvo kiun ili plene komprenas, sed tro ofte ili ricevas instruadon en iu alia lingvo kiun ili pli malbone komprenas, se entute. Rezulte, ili malmulton lernas, perdas interesiĝon pri kleriĝo, kaj ne povas bone navigi en la moderna ekonomio. Lastatempa studo de la Monda Banko konstatis, ke preskaŭ 37 procentoj de lernantoj en landoj de malalta aŭ meza enspezo estas instruata en lingvo kiun ili ne komprenas. Lingvaj rajtoj kaj la rajto al edukado estas nedisigeble ligitaj.

Per respekto al ĉiuj lingvoj, oni akcelas unuecon inter diverseco kaj internacian kompreniĝon. Krome, kultura kaj lingva diverseco estas fundamentoj por daŭripovaj socioj.

Lingvoj ludas gravan rolon en evoluigo, se uzataj por progresigi kulturan diversecon kaj interkulturan dialogon. Per lingvoj oni povas plifortigi kunlaboron, edukadon, inkluzivecon, kulturan heredaĵon, sciencon kaj politikan partoprenon. Toleremo kaj respekto estas la vojoj por tiuspeca evoluigo. Plej grave: per utiligo de lingvoj efike kaj kompreneme oni antaŭenigas edukadon, kulturan partoprenon kaj ekonomian prosperon.

Paĝoj