Merkredo, Augusto 23, 2023 - 18:56

Duncan Charters

Buongiorno, Torino!
Elkoran bonvenon al la 108a Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio!

Ni estas denove kune, festante la fakton ke Esperanto ebligas la miraklon kiun montris la Unua Kongreso en 1905: la eblon komunikiĝi per nia komuna egalecodifina lingvo kun samideanoj el la tuta mondo. Tion mi certe konsciis en miaj interagoj kun divers-kontinentanoj dum la hieraŭa Movada Foiro: mi observis naturan komunikadon inter centoj da samideanoj, kiuj inkluzivis entuziasmulojn fieraj montri sian konkretan agadon. Jam vi povas konstati la rezultojn de la granda laboro de la Loka Kongresa Komitato kun nia Kongresa Fako kaj Estraro, kaj vi havas tutan semajnon por daŭre ĝui kion ĉiuj preparis por vi. Ni estas en Torino por konstrui sur la demokratia procedo kiun montris nia ĵus sendita enketilo por membroj de UEA kaj ankaŭ ne-membroj. Mi dankas la centojn da respondoj jam ricevitaj, sed ni bezonas ke ĉiu el vi, ĉu vi prenas 10 minutojn por la unuaj rapidrespondaj demandoj, aŭ 50 se vi emas ĉion komenti, ensendu viajn opiniojn por ke interalie ni prioritatigu niajn servojn al vi kaj pliefikigu ilin.

Lundo, Augusto 21, 2023 - 11:08

Valerio Ceffa kaj Michela Lipari

Valerio Ceffa kaj Michela Lipari: Ni intervjuis la prezidanton de E.DI.SU. Piemonto, Alessandro Ciro Serretti, sed antaŭe ni transdonis al li la sinceran, varman kaj elkoran dankon de ĉiuj esperantistoj por la gastamo, per kiu la kongresanoj estis multnombre akceptataj en la tre komfortaj universitataj loĝejoj.
Rakontu al ni antaŭ ĉio kio estas ED.I.SU.

Alessandro Ciro Serretti: Temas pri la Regiona Organizo por la Rajto je la Universitata Studado kreita de regiono Piemonte, havante kiel celon subteni la aliĝon kaj la daŭrigon de la universitataj studoj de studentoj kapablaj kaj meritplenaj, ankaŭ senaj je taŭgaj financaj eblecoj. Nia servo por la akiro de stipendioj estas tre apèrecata kaj utiligata. Krome ED.I.SU. proponas diversajn servojn de la manĝejoj al loĝejoj, je dispono de la plejmulto de la studentoj.

Ĵaŭdo, Augusto 10, 2023 - 20:03

Laŭ la Regularo pri Honoraj Membroj, Honoraj Prezidantoj kaj Diplomo pri Elstara Agado, la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA), surbaze de propono de la Estraro de UEA, povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, per la titolo Honora Membro (HM). Krome, kiel Honora Prezidanto (HP) povas esti nomumita esperantisto, kiu aldone havis eksterordinarajn meritojn por UEA.

Dum sia unua kunsido en Torino la Komitato elektis 3 novajn HM-ojn: Katalin Kováts, Anna Löwenstein kaj Privas Tchikpe. Aldone estis elektita unu nova HP: Renato Corsetti.

Sube sekvas resumoj de la vivpriskriboj, gravaj datoj, verkoj kaj/aŭ meritoj de la kandidatoj (pli detalajn biografiojn ricevis la Komitato, arkivitajn en la komitata elŝutejo de UEA: https://uea.org/teko/komitato).

Dimanĉo, Augusto 6, 2023 - 16:09

La 1 318 partoprenantoj de la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Torino, Italio, inter la 29a de julio kaj la 5a de aŭgusto 2023, traktis la temon “Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj“. La partoprenantoj, alvojaĝintaj el 69 diversaj landoj, ne nur diskutis la temon, sed spertis kaj vivis ĝin: ĉar ĉiuj partoprenantoj parolas la internacian lingvon Esperanto, neniaj lingvaj baroj malhelpis interkomunikadon kaj efektive, konforme al la kongresa temo, la homaj valoroj de ĉiuj ĉeestantoj kunfluis – en harmonia etoso.

Multaj esperantistoj raportis pri propraj spertoj kiel migrantoj. Ili emfazis, ke la scio de la lingvo Esperanto ja helpas por ricevi subtenon en la komenco de nova vivo, sed esenca estas la lernado de la nacia lingvo de la koncerna lando, por povi integriĝi en la socion.

Tio validas por ĉiuj migrantoj – ĉu ili libervole elektis translokiĝi al alia lando aŭ ĉu ili devis fuĝi el sia hejmlando pro milito, mizero aŭ persekuto.

Sekve, la kongresaj partoprenantoj notis jene:

Dimanĉo, Augusto 6, 2023 - 14:38

Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 74-a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK). Gvidis la ceremonion en la 108-a Universala Kongreso de Esperanto la sekretario de la BK, Miguel Gutiérrez Adúriz, kun subteno de la eks-estrarano Sara Spanò. Konceptis la ceremonion la sekretario kaj prezidanto de la BK, respektive Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Miguel Fernández. Okaze de la 74-a eldono de la BK estis ricevitaj entute 180 verkaĵoj.

Vendredo, Julio 28, 2023 - 22:00

Laŭ vidpunkto de korea lingvisto-esperantisto

D-ro BAK Giwan (Esp-profesoro de Esp-Fako de Zaozhuang Universitato, Ĉinio)

1. Antaŭparolo

Esperanto estas internacia helplingvo inventita de d-ro L. L. Zamenhof, pola okulisto, en 1887. Ĝi estas tre simpla kaj senescepta artefarita lingvo, kreita surbaze de kelkaj grandaj eŭropaj lingvoj. Ĝi forigis ĉiujn senbezonajn superfluaĵojn de naturaj lingvoj kaj sin ekipis per nepre necesaj elementoj por esti perfekta lingvo.
En Koreujon ĝi eniris ĉirkaŭ la jaro 1920, kaj ĝia unua oficiala kurso estis tiu de s-ro Gim Eok, korea fama poeto, okazinta ĉe YMCA en Seulo en 1920. Li iam prezentis ĝin, dirante jene : “Esperanto ne estas arbitre kreita el unuhoma kapo, sed estas la regula ordigo de la naturaj lingvoj disvolviĝintaj senorde. Alivorte ĝi estas kvazaŭ floro kiun oni translokis de sovaĝa kampo al ĝardeno, kaj tial oni povas diri, ke ĝi perfekte konservas la originajn odorojn kaj kolorojn de la floro sendifekte. Ŝanĝiĝis nur la loko.”(1) Kaj tial estas tute kompreneble, ke Esperanto estas facila kompare kun aliaj naturaj lingvoj.

Mardo, Julio 25, 2023 - 18:17

[ Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj, Esperantaj kaj neesperantistaj, plusendi al koncerna(j) registara(j) oficejo(j) kaj al deputitoj. Ni ankaŭ instigas al lokaj grupoj marki la tagon per loka agado. Dankon! Afiŝoj por informi pri la Esperanto-Tago 2023 estas haveblaj en multaj lingvoj en https://mallonge.net/Esperanto-Tago2023. Bonvolu libere uzi kaj disvastigi ilin. ]

En Varsovio je tiu ĉi dato en la jaro 1887, Ludoviko Zamenhof publikigis la unuan malgrandan libron kiu skizis lian novan internacian lingvon, Esperanton, kiu celis roli kiel relative facila dua lingvo por ĉiuj homoj tra la mondo. La lingvo de d-ro Zamenhof estis baldaŭ alprenita de internaciistoj ne nur en Pollando kaj najbaraj landoj sed en Ĉinio kaj Japanio, Brazilo, kaj multaj aliaj landoj. El modesta komenco ĝi kreskis en internacian movadon kiu helpis antaŭenigi pacon, kunvenigis profesiulojn en multaj fakoj, kaj evoluigis siajn proprajn literaturon kaj intelektajn interŝanĝojn.

Sabato, Julio 22, 2023 - 19:18

Signifa parto de la programeroj de la UK en Torino estos hibridaj, tiel ke eblos partopreni defore per Zoom.

Temas precipe pri la scienca programo, nome 9 IKU-prelegoj (el kiuj 3 havos daŭrigan AIS-prelegon), 10 prelegoj de la Scienca Kafejo (okazontaj en du sesioj de po kvin prelegoj, marde kaj ĵaŭde 9:00-11:30), la Scienca Forumo vendrede, kaj la Faka Forumo merkrede. La plena programo videblas rete ĉe https://uk.esperanto.net/2023/programo, kaj la sciencaj programeroj havas apartan koloron por pli facila orientiĝo.

La IKU-prelegoj: IKU-1 (Jacobsen) kaj IKU-2 (Goes) dimanĉe, 14:00-16:40, IKU-3 (Labrie) kaj IKU-4 (Wandel) - lunde 15:50-18:00, marde okazos IKU-5 (Tonkin) 11:45-12:45 kaj IKU-6 (Barandovska-Frank) 15:15-16:15, IKU-7 (Goodall) ĵaŭde 13:30-14:30, IKU-8 (So Gilsu) kaj IKU-9 (Pennacchietti) vendrede 12:15-14:30. La Scienca Forumo (resumo de la tuta IKU-sesio) okazos vendrede je la 14:15-15:15.

La Esperantologia Konferenco (ĵaŭde kaj vendrede 9-12) estos laŭplane spektebla kaj surloke kaj defore. UEA planas ankaŭ vivelsendi la Solenan Inaŭguron (dimanĉe 10-12), la Internacian Artan Vesperon (vendrede 20-21:30), la Solenan Fermon (sabate 5.08 10-12) kaj la komitatkunsidojn (sabate 14:17:30 kaj vendrede 9-12:30).

Vendredo, Julio 21, 2023 - 14:16

Partoprenu en la Internacia Arta Vespero (IAV) kaj la Internacia Esperanto-Ĥoro (IEĤ)!

En ĉi-tiu formularo - http://www.mallonge.net/iav23 - eblas enskribiĝi por kontribui al la Internacia Arta Vespero (IAV) aŭ partopreni en la Internacia Koruso, dum la baldaŭa 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Torino. Post plenigo de la formularo oni kontaktos vin por pli da detaloj, se necese.

Internacia Arta Vespero (IAV)
Kiel en preskaŭ ĉiu UK, ankaŭ ĉi-foje okazos IAV. Estas petate, ke kandidatoj, kiuj deziras prezentiĝi en IAV, sin anoncu kaj aliĝu anticipe, por ke la organiza teamo povu antaŭ UK jam pritaksi kaj selekti la proponojn kaj ekprepari IAV-n kun la celo altigi la kvaliton de ĝiaj artaj programeroj. La selektitaj kandidatoj prezentos dum IAV (vendredo) por unu spektakleron, kies daŭro estu maksimume 8 minutoj (povas esti 2 aŭ 3 kantoj, pecoj).

Internacia Esperanto-Ĥoro
Zdravka Boytcheva gvidas la koruson kaj varme invitas la kantemulojn (ko¬rusanojn – novajn kaj malnovajn) partopreni en la provludoj dum la semajno. La koruso aktivas jam pli ol 50 jarojn. Venu esti parto de tiu ĉi unika historiaĵo!

Torino atendas nin kun brilaj eventoj, renkontiĝoj kun samideanoj el la tuta mondo, kaj novaĵoj pri la progreso de Esperanto. Estas granda ŝanco esti parto de tiu ĉi spektakla okazaĵo. Ĝis la revido dum la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino!

Paĝoj