Dimanĉo, Septembro 24, 2023 - 11:43

Abonantoj jam povas elŝuti la oktobran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la oktobra numero:

195 | La enketilo pri UEA: unuaj rezultoj
197 | Premio Deguĉi aljuĝita al Madagaskaranino
198 | Kion Vejdo faris kaj faras por nia Esperantujo

Mardo, Septembro 19, 2023 - 11:57

En 2020, 2021 kaj 2022 UEA, pere de sia Amerika Komisiono, kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL), kunlabore kun Hispana Esperanto-Federacio (HEF) kaj TEJO, realigis virtualajn Esperanto-kursojn por hispanparolantoj. Entute ĝis nun aliĝis pli ol 1500 lernintoj el 29 landoj. La kursoj estas senpagaj kaj celas kaj komencantojn kaj progresantojn. Ĉiu lernanto havas aliron al vasta materialo, parolsesioj, lerniloj kaj virtualaj lecionoj gviditaj de spertaj esperantistoj, kiuj volontule instruis la bazojn de la lingvo, prononcadon, historion kaj panoramon de la Esperanto-movado kaj aliajn temojn.

En 2023 la kurso okazos de la 30-a de septembro ĝis la 22-a de novembro, tiel ke ĉiuj lernintoj povos post konkludo de la kurso tuj eniri Esperantujon per partopreno en la 4-an Virtualan Kongreson de Esperanto, komenciĝonta la 23-an de novembro: https://vk.esperanto.net/2023.

La kurson oni proponas al lernantoj laŭ du diversaj horaroj: je la 17:00 UTC kaj je la 00:00 UTC, ĉiujn merkredojn kaj sabatojn, aldone al kromsesioj por solvi dubojn, pliesplori temojn kaj amike esperantumi kun aliaj lernantoj kaj ĉeestantoj. Ĝis la 26-a de septembro eblas aliĝi al la kurso, ĉu kiel komencanto ĉu kiel progresanto ĉu kiel kunlaboranto, per la ligilo https://esperanto.co/cursos/c23/, kie ankaŭ troviĝas kelkaj eblaj demandoj kaj respondoj krom detala kalendaro kaj enhavo.

Dimanĉo, Septembro 17, 2023 - 17:33

Jam eblas aliĝi al la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos de la 23-a ĝis la 26-a de novembro 2023: https://vk.esperanto.net/2023.

La 4-a VK estas organizata de UEA kaj teknike realigata de E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon la eldonejo Vinilkosmo. Ĝi estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj al ĝi aliĝos ĝis la 13-a de novembro 2023. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA por 2023, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la VK-aliĝilo. Aldone eblas aliĝi sen membreco en UEA kontraŭ 50 € (kotizo valida ĝis la 13-a de novembro 2023). Vidu la eblojn ĉe https://vk.esperanto.net/2023. Dum aliĝo eblas ankaŭ libere donaci por la okazigo de la 4-a VK: tiuj, kiuj donacas super 50 €, aperas kiel Subtenanto. La donacoj helpas nin altigi la teknikan kvaliton kaj aldone proponi la VK-n al diversaj homoj en la mondo, kun aparta atento al junuloj kaj virinoj, ampleksigante niajn a! tingojn k aj diversigante nian movadon. Antaŭdankon pro via subteno!

Lundo, Septembro 11, 2023 - 20:41

Liba Gabalda


Torino estas pli ol dumiljaraĝa urbo situanta en la nordokcidenta parto de Italio. En ĝi troviĝas multnomraj muzeoj, galerioj, palacoj, placoj, kasteloj, parkoj, diverstipaj monumentoj, preĝejoj kaj aliaj religiaj konstruaĵoj. Tie, en la kapelo Sindone troviĝas ankaŭ la fama Mortotuko. La plej karakteriza monuento estas nepretervidebla turo kun bela kupolo. Temas pri la 167,5 metrojn alta La Mole Antonelliana. En ĝi estas instalita muzeo pri film-historio. La urbon trafluas la granda rivero Pado kun ties tri alfluantoj. Torino estas konata pro siaj tradicioj en kuirarto: pico, vinoj, kafoj, ĉokoladoj, glaciaĵoj, specialaj dolĉaĵoj kaj ankaŭ la aŭtomobil-firmao Fiat. Ĝia simbolo estas Taŭro. En la urbo troviĝas sennombraj verdaj fontanoj kun taŭra kapo el kiu fluas trinkakvo.

Lundo, Septembro 11, 2023 - 17:47

Abonantoj jam povas elŝuti la septembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la septembra numero:

171 | Malferme | Universala Kongreso
172 | Rezolucio de la 108-a UK­ ­
173 | Universala kongreso: Mia vojaĝo al la 108-a UK kaj la 79-a IJK

Dimanĉo, Septembro 10, 2023 - 13:20

Miguel Gutiérrez Adúriz, Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA

Geamikoj, en BK-2023 ni havis la duan plej altan partoprenon en la BK-historio, nome 180 konkursaĵojn, t.e. nur 6 verkojn malpli ol en la rekorda jaro 2021, kaj 7 verkojn pli ol pasintjare. La konkursaĵoj venis el 31 landoj kaj tiel el veteranaj agnoskitaj plumoj, kiuj donas prestiĝon al BK, kiel el novaj valoraj beletremuloj, kiuj donas promesplenan perspektivon al la panoramo de la E-literaturo.

Kun aparta ĝojo, ni konstatis la kreiĝon de ĉiam pli granda kaj interesa plejado da BK-ŝatantoj, kiuj esploras diversajn ĝenrojn, lingvaĵojn, stilojn... kun la intenco krei novajn mondojn kaj vibrojn per la lingvo Esperanto.

Kun sama ĝojo, ni spertis la ĝeneralan intereson de la E-publiko al nia afero. En la reto, la fejsbuka grupo “Amikoj de la Belartaj Konkursoj de UEA” havas jam pli ol 1000 aliĝintojn. Kaj la nombro da varmaj gratuloj ricevitaj, jen letere, jen persone, kadre de Esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj, igas nin antaŭeniri ĉiam pli firme, dankeme, entuziasme.

Pro ĉio ĉi, la Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, krom esprimi tiujn ĝojojn tiukaŭze spertitajn de la gvida BK-skipo, instigas beletremulojn eĉ superi la pasintjarajn rekordajn nombrojn da konkursaĵoj partoprenante per altkvalitaj verkoj en BK-2024.

Sabato, Septembro 9, 2023 - 20:10

Universala Esperanto-Asocio (UEA) preparis malfermitajn enketilojn por konatiĝi kun ideoj kaj impresoj de esperantistoj, ĉu membroj ĉu nemembroj de UEA, pri la movado kaj la Asocio. La enketiloj estis konstruitaj tiel, ke por respondi oni devas bezoni malpli ol 10 minutojn. La ĉefan parton eblas rapide respondi nur per klakoj, sed ankaŭ eblas pli detale (nedevige) komenti. La partopreno de ĉiuj utilos por doni bazon por la lastaj konsideroj pri la strategio de UEA.

Ĉiuj bonvenas respondi kaj kundividi la enketilojn. Jen la du versioj:
- por membroj de UEA: https://www.surveymonkey.com/r/uea_membroj;
- por nemembroj: https://www.surveymonkey.com/r/uea_ne-membroj.

Ĉar la respondoj subtenos la Asocion pripensi strategiajn alirojn por si kaj por la movado, UEA antaŭdankas pro ĉies partopreno. Apartan dankon, se vi jam respondis pro antaŭaj komunukoj pri la enketiloj. Duncan Charters, prezidanto de UEA, kunordigas la laborojn. Rezultoj de la enketado estos montrataj en raportoj al la Komitato de UEA, en la revuo Esperanto kaj en specifaj programeroj en eventoj kiel la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazonta inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2023.

Vendredo, Septembro 1, 2023 - 21:11

UEA starigis la Premion Onisaburo Deguchi (https://uea.org/teko/regularoj/regularo_premio_deguchi) - aŭ Premio Deguĉi - en la Jubilea Jaro 1987, pere de fonduso proponita kaj starigita de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (EPA), faka organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun UEA. La premio distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de religia gvidanto de Japanio, Onisaburo Deguchi (Deguĉi). Spegule al iliaj ideoj la premio ankaŭ celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA.

La Premio Deguĉi konsistas el diplomo kaj monsumo de 1000 EUR. Ĝis nun 30 homoj kaj 8 iniciatoj estis premiitaj kaj nun estas anoncata la 31-a homo. Per decido de la Estraro de UEA la Premio Deguĉi de la jaro 2023 estas aljuĝita al:

Miora Raveloharison

Doktorino RASOHARINAIVO Mioranantenaina, pli konata kiel Miora Raveloharison, naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1980 en Antananarivo, la ĉefurbo de Madagaskaro. Ŝi estas lertigistino kaj nuntempa membro de la Afrika Komisiono de Universala Esperanto-Asocio, respondeca pri virino agado kaj kulturo. Ŝi kaj la edzo estas gepastoroj, gepatroj de juna filo, Jonathan.

Ĵaŭdo, Augusto 24, 2023 - 19:24

Duncan Charters

Bonan matenon, karaj Kongresanoj!

Ni sukcesis! Ni ĵus spertis semajnon kune, parolante lingvon same nia kiel nia gepatra, eĉ pli efika kaj esprimriĉa ol ĝi estis en la plej fruaj jaroj de ĝia historio. Ni traktis gravajn temojn, aparte tiun de migrado, en la adoptita urbo de rifuĝinta hungara heroo Lajos Kossuth.

Mi deziras doni al vi du raportojn, kaj tion mi faros tute koncize. La unua estas kelkaj konstatoj de la unua analizo de la rezultoj de la enketilo kiun multaj el vi vidis, plenigis, kaj submetis. Kiel mi klarigis al vi, la tuta raporto devos atendi la oktobran numeron de nia revuo Esperanto, tamen eble interesos al vi kelkaj konstatoj kaj unu-du surprizoj en la rezultoj.

Ĝis nun respondis 581 membroj de UEA, kaj 86 nemembroj, sufiĉaj por ekhavi ideon pri viaj reagoj al nia agado kaj kiel plibonigi ĝin.

Paĝoj