Mardo, Novembro 21, 2023 - 13:36


La Redakcio
Aperis la unua numero de Migranta Hirundo. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Lundo, Novembro 20, 2023 - 10:59

Abonantoj jam povas elŝuti la decembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la decembra numero:

243 | La arkivo de Universala Esperanto-Asocio en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko
245 | UEA: Kion opinias nemembroj de UEA pri la Asocio?
247 | Landa agado | UEA: Agado en Ĉinio

Ĵaŭdo, Novembro 16, 2023 - 21:42

Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne estas individuaj membroj de UEA en 2023, povas nun duoble aliĝi al UEA por 2024+2023 kaj aldone al la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), pagante nur la membro-kotizon de 2024. Tiun specialan oferton eblas ĝui per la aliĝilo “UEA+VK”, alirebla per la jena adreso: https://vk.esperanto.net/2023/uea-vk.

La interesatoj povas elekti inter la membro-kategorioj MA, MB, DMA kaj DMB por la jaro 2024 - pagante nur pro ili - kaj ricevos aldonan senpagan bazan membrecon en UEA ankaŭ por 2023 kaj tujan senpagan aliĝon al la 4-a VK, kiu okazos de la 23-a ĝis la 26-a de novembro 2023.

Vendredo, Novembro 3, 2023 - 20:53

Ĉu jarfine vi organizos komunan manĝon aŭ alispecan eventon okaze de la naskiĝtago de L.L. Zamenhof? Ni invitas vin vaste komuniki pri via agado.

Eventa Servo de UEA ebligas krei eventan paĝon per kiu vi povas informi en interreto pri KIAM okazos KIO KIE. Rapide havi aliron al tiaj praktikaj informoj faciligas la vivon de multjaraj esperantistoj. Trovi ĉiujn informojn pri Esperanto-okazaĵoj en unu centra loko - https://eventaservo.org - (al)logas novulojn.

Pasintjare la teamo de Eventa Servo faris kampanjon pri Zamenhof-festoj tra la mondo. La tiama ligilo https://zamenhof.eventaservo.org daŭre funkcias kaj ankaŭ ĉi-jare donas superrigardon de kiam kie kune festos esperantistoj.

Por aldoni eventon al Eventa Servo, necesas registriĝi. Jen instrukcia filmeto kiel fari tion: mallonge.net/es1.

Se restas dubo aŭ se vi spertas praktikan malfacilaĵon, ne hezitu sendi retmesaĝon al kontakto@eventaservo.org.

Belajn festojn al vi ĉiuj!

El la Gazetaraj Komunikoj

Sabato, Oktobro 21, 2023 - 11:13

Abonantoj jam povas elŝuti la novembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la novembra numero:

219 | Kelkaj demandoj al D-ino Xiaofeng (Arko)
223 | Rezultoj de la UEA-enketilo: 2a raporto de Duncan Charters, Prezidanto de UEA
225 | Furoraĵoj de la kongresa libroservo en Torino
226 | Recenzo: Revoj de infanoj

Lundo, Oktobro 16, 2023 - 22:38

Ĉiujare la novjorka eldonejo Mondial kunlabore kun UEA aperigas la libroforman kajeron Belarta Rikolto, enhavantan ĉiujn premiitajn verkojn de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio kaj raporton de la Prezidanto de la Belartaj Konkursoj.

La Belarta Rikolto 2023 do enhavas poeziaĵojn, prozaĵojn, mikronovelojn, teatraĵon, monologon/skeĉon, eseojn kaj kantotekstojn. La ĉi-jaraj aŭtoroj estas Nicolino Rossi, Evgenij Georgiev, Jouko Lindstedt, Jorge Rafael Nogueras, Tobiasz Kubisiowski, Carlo Minnaja, Ewa Barbara Grochowska, Christian Rivière, Laure Patas d'Illiers, Debra Hamel, Anastasia Bausk, Francisco Javier Moleón, Raffaele Del Re, Amir Naor, Brandon Sowers, Tomas Frejarö, Serge Sire kaj Antonio Valén. Aldone aperas la raporto de la Prezidanto de la Belartaj, Miguel Fernández.

La libro akireblas i.a. pere de la Libroservo de UEA kontraŭ nur 11,40 EUR. Mendu ĉe: https://katalogo.uea.org?inf=8029.

La eldona kunlaboro de UEA kun Mondial okazas ekde la jaro 2013. Ĉiuj aliaj numeroj ankaŭ akireblas ĉe la Libroservo. Klaku ĉi tie por vidi la plenan liston. UEA regratulas ĉiujn gajnintojn kaj invitas ĉiujn esperantistojn subteni la kulturon en Esperanto kaj aliri la plej nuntempan literaturan produktadon en nia lingvo per aĉeto kaj legado de la Belarta Rikolto 2023. Bonvenu aliĝi ankaŭ al la informletero Laste Aperis de la Libroservo de UEA pere de: https://uea.org/via/retlistoj.

Merkredo, Oktobro 4, 2023 - 12:40
Mardo, Oktobro 3, 2023 - 12:31

Kadre de la 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio, okazos la 77-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn por IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario amri@huji.ac.il plej laste la 31-an de januaro 2024. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj la Scienca Kafejo (SK). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Eblas ankaŭ proponi nur por la SK, kiu konsistas el pli mallonga (ĉ. duonhora), pli popularnivela prelego. Bonvolu indiki, ĉu via propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso, aŭ nur por la SK. Kiel en Montrealo kaj Torino, la IKU-prelegoj estos hibridaj, do eblos prelegi per Zoom, kvankam ĉeestaj prelegoj estos preferataj.

La proponoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, ĉiu de amplekso de proksimume kvin linioj. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj, kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU. La proponoj estos profesie prijuĝitaj de la IKU-komisiono. Tiuj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti konsiderataj por la SK. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo (https://uk.esperanto.net/2024/).

Lundo, Septembro 25, 2023 - 20:00

La junulara sekcio de UEA, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), pere de sia komisionoj pri Edukado, Scienco, Kulturo kaj Universitata Agado, denove organizas la Internacian Retan Interfakan Simpozion (IRIS), okazonta de la 27-a ĝis la 30-a de oktobro 2023: https://www.tejo.org/de/iris-2023.

IRIS okazos kunlabore kun Retoso, la reta evento de TEJO. Ĝi havos du partojn: mallongaj fakaj prelegoj, kiuj estos spekteblaj en jutuba kanalo de TEJO, kaj podiaj diskutoj pri tiuj fakoj dum Retoso. Se vi estas studento aŭ esploristo kaj volas prezenti vian laboron al fakemaj esperantistoj, ni invitas vin aliĝi per tiu ĉi formularo (http://mallonge.net/IRIS2023-proponilo).

La organizantoj esperas ricevi kontribuojn plej laste la 15-an de oktobro 2023. UEA subtenas la eventon per informado kaj subtenos TEJO-aĝajn kontribuantojn al la ĉi-jara IRIS per senpaga membreco en UEA-TEJO (se ili ankoraŭ tion ne havas) por la jaroj 2023 kaj 2024, inkluzive de aliĝo al la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (https://vk.esperanto.net), kiu okazos post IRIS/Retoso, de la 23-a ĝis la 26-a de novembro 2023. Sendu viajn kontribuojn al IRIS!

Paĝoj