Kio sin kaŝas en kanto de eta birdet`?

Ihor Drul

La sciencistoj ielmaniere difinis kvaropon da plejsaĝaj bestoj: elefanto, ĉevalo, delfeno kaj hundo. (Oni povas pensi, ke tralaso de simio montras dubon de la sciencistoj pri la aparteno de simio al la familio de bestoj.) Restas nur bedaŭri, ke homoj ĝenerale ne estante konigitaj pri la saĝecnivelo de ĉevaloj uzadas precipe ilian nuran fizikan forton. Pri birdoj oni eĉ ne mencias. Se folkloro ion diras pri birdoj, ni aŭdas plej ofte iajn stultaĵojn, kiuj nur malhonorigas birdojn: struto dum danĝero kaŝas sian kapon en sablon, korvo nur prizorgas rabadon de pli etaj birdetoj kaj bestetoj kaj kapablas elgrakadi ian malfeliĉon, pigo okupiĝas nur pri la tutarbaraj klaĉoj kaj ŝtelado de la brilantaj aĵoj...

Eble nur pri cikonioj neniu kuraĝas eldiri ion maldecan. En Ukrainio tiu ĉi birdo estas la plej estimata el ĉiuj birdoj. Jam tradicie.

Tre interesan, preskaŭ nekredeblan historieton pri tiuj ĉi birdoj rakontis iama rektoro de la Nacia universitato (reg. Volynj de Ukrainujo) akademiano, specialisto pri la teoria fiziko A. SVIDZYNSKIJ en sia aŭtobiografia libro «Роки й обличчя», eldonita de Orient-eŭropea ”Lesja Ukrainka” Universitato ( LUCK,2014j.).

Tiu ĉi neordinara okazintaĵo devigu nin taksi la mondon de birdoj entute alimaniere, ol tio kutimas. Kaj radikale ŝanĝi la rilaton al tiu ĉi plume vestita mondo, kiel al estaĵoj, kiujn gvidas nura natura instinkto. Ni nur atentu, kion rakontis la atestanto, la libroaŭtoro mem.

* * *

”Tiutage mia kuzo Oleh venis neordinare frue kun altiĝinta humoro.
- Vi sciu, mi ekkomprenis, ke ni vivas nekonvene. Ni malofte restas ĉe la naturo. Ni venu ien malproksimen ekster la urbon. La vetero bonegas!
La vetero, se konsideri kutiman la lvivan, vere estis belega. La suno dume ne videblis, la ĉielo grizis, tamen tiu ĉi grizeco pendis ie alt-alte kaj per pluvo neniel minacis.
Do, la ideo entute bonas. Nur ni konvene satigu nin.
- Kaj kio troviĝas ĉe vi por la matenmanĝo?
- Laŭ kutimo. La ovaĵo de kvin ovoj kun lardo kaj ajlo. Nunokaze ni uzos dekon.
- Sed la sklerozo vin ne timigas?
- Nu, vi sciu, ke mi jam estas eĉ deksepjaraĝa, se tio estus vera, ke pro ovaĵoj aperas la sklerozo dum maljuneco, sekve jam nun devus aperi almenaŭ la unuaj simptomoj. Ĉio ĉi estas nura mensogo.

Post la matenmanĝo ni viglamarŝe foriĝis el la hejmo. Kiam? Simple - laŭ la okulgvido.

En la urbo Lviv mi ekloĝis antaŭnelonge. Mi jam vagis laŭ la urbo, por pristudi ĝin.Dum unuaj tagoj mi vagadis laŭ labirintoj de la mallarĝaj, kurtaj stratetoj ĉirkaŭ mia domo ĝis mi lernu reveni hejmen el iu ajn punkto. Ĝuste nun venis la tempo movi sin jam ekster la urbolimojn.

Ni iris rapidmarŝe, sekvante la grundvojojn kaj bone piedpremitajn vojetojn, ĉar la tereno estis malalta, ĉirkaŭe videblis iaj humidaj herbokampoj, kaj iom pli alte – kampoj ruĝebrunaj kaj neplugitaj. Interesaĵoj ne abundis. Tiutempe ni eĉ ne aŭdis pri ekzisto de Vynnyky-arbaro aŭ Bruĥovyĉi -arbaro.(1)

Fine de maldekstre montriĝis ia sufiĉe grava monteto kaj ni ekmarŝis tien arkvoje, tenante ĝin konstante maldekstren. Super ni al tiu ĉi altaĵo flugis cikonioj. Tio ĉi ne mirindis, ja tiuj lokoj nepre abundas pri ranoj, kiuj plej konvenas por nutrado de tiuj grandaj birdoj. Laŭ nia alproksimiĝo al la altaĵo la cikonioj pluflugis pli mase. Ili alteriĝadis laŭ la deklivojn kaj sur altaĵpiedon. Dum ni alvenadis pli, ni rimarkis, ke ili alflugas el ĉiuj direktoj, kolektiĝante sin en grandan amason. Sur unu loko. Tio ĉi jam mirigis nin: kion ĉi tie ili do faru! Kvazaŭ - ia kunveno… Kiom da ili estas? Kalkuli ilin ne eblis, ĉar ili kontinue moviĝadis, ŝanĝante siajn lokojn, kvazaŭ okupadis iajn anticipe destinitajn lokojn. Ĉiuokaze ni ĉirkaŭiradis flanke, por ne ĝeni ilin senbezone. Fine ni atingis vojon, kiu ĉirkaŭiris la altaĵon de ĝia dekstra flanko. El tiu ĉi loko ni povis observadi la tutan kunvenon el la seka kaj iom altiĝinta loko. Ke la birdoj troviĝas en la kvanto ne malpli ol cento, aŭ eble ducento, ni jam ne dubis. Ili jam sukcesis trankviliĝi kaj staris senmove. Alfluadis al ĉi anaro nur unuopaj birdoj, iel rapideme, kvazaŭ sentante sian malfruiĝon. Ĉiuj rigardis la saman direkton, al la piedmonteto, kie staris vizaĝ`al ili, sed ne apude, du cikonioj. La unua – grandstatura granda birdo – tenis sin trankvile kaj severe, kiel ĝusta prezidanto; kaj la dua, kiu situis pli proksime al ni, aspektis iel malfeliĉa. Afliktita, li staris, kliniĝinte la kapon, ĝia beko malsupreniĝis preskaŭ ĝis la tero. Regis silento. Ni haltiĝis en proksimeco, nemoviĝante eĉ ne per unu paŝo. Kiu spektaklo ĉi tie okazas?

Kaj subite venis al mia memoro, ke la patro rakontis al mi, ankoraŭ al la etulo, eble la sepjaraĝulo, pri juĝproceso de cikonioj - ia ” socia” juĝproceso kontraŭ malobservantoj de iaj leĝoj de ilia kunvivo! Tiutempe mi ne povis kredi tion. Jam tiutempe mi legis ”Arbaran ĵurnalon”, bone ĝin pristudis, sed nenio simpla tie troviĝis. Kun ne malpli da ardo mi legis pri insektoj ĉe Anri Fabr. La konduto de insektoj estas komplika kaj interesa, sed Fabr insistis, ke ĉio klariĝas sole per la instinkto. Tamen ”juĝproceso”- tio estas io la konscia kaj komplika. Ĉu eblas io simila? Tamen cikonioj ne estas insektoj...La patro ĵuris, ke li mem observis ilian juĝproceson, referencis al Darvin, kiu ankaŭ observis tiun kaj priskribis ĝin. Tamen pro kio estas la juĝo? Rememorante, mi ĉion ĉi rakontis al Oleh. Li kontraŭis:

Mia onklo estas konata fantaziemulo. Tio ne povas esti.

Sed subite la silento rompiĝis. La “ĉefo” de la kunveno kvazaŭ eligis signalon – ian akran sonon, malgraŭ, ke cies rigardoj estis direktitaj al tiu – kaj...ekparolis. Bedaŭre, sed ni kun Oleh nenion povis kompreni en tiu ĉi parolado. Estis ia bolbruado,bolegado, sed por mi ĝi ŝajnis esti ia severa, eĉ la kolera akuzo. La birdo ĵetadis de tempo al tempo ekrigardon al la krimulo, kiu klinis ankoraŭ pli malsupren sian kapon, entute ŝrumpis. Ni perdis tempokalkulon, tamen nun al mi ŝajnas, ke ĉio daŭris ne pli ol dek minutojn. La ”prokuroro” subite eksilentis, trankvilpaŝe proksimiĝis al la ”juĝato” kaj forte bekfrapis tiun kontraŭ la kapon. Post tio ĉi la ”prokuroro” aŭ samtempa ”juĝisto” kaj la ”verdiktoplenumanto” turnis sin, foriris je kelkaj paŝoj, suprenflugis kaj rapide supreniĝante foriĝis ien en malproksimon. Kaj la cikonioj tuj ekmoviĝis, ili po-unuope organizite, proksimiĝadis al la akuzito kaj batis tiun ĉi – ĉiu nur unufoje – kontraŭ la kapon.
Ili mortigos lin, - diris Oleh.

Vi staru kaj ne moviĝu, - mallaŭte respondis mi, - ili posedas proprajn leĝojn, ni ĉi tie nenion helpos.
Ne por ĉiuj cikonioj sortis partopreni la plenumon de la verdikto. Mi ne scias ĝuste kiu laŭnombre bekofrapo evidentiĝis lasta. Tamen la povrulo subite falis teren kaj la laŭvica cikonio albatis jam la kuŝantan.

Bedaŭre, ni troviĝis tro sub la influo de emocioj, ni ne povis observi ĉion ĉi kiel neŭtralaj naturalistoj. Tial ni simple turniĝis kaj ekpaŝis laŭ la vojo for de tiu ĉi loko. Nin regis premhumoro. Ni paŝis silente, meditante: pro kio? Post interŝanĝo de pensoj ni akordiĝis pri la sola: evidente pro malobservo de ia familia leĝo, plej evidente pro la
perfido. Vere, kion do povus, ekzemple, ŝteli unu cikonio de alia? Certe, ke ne ranetojn, kiuj ĉi tie abundas. Iu atencis, evidente, ies geedzan honoron…”

* * *

Ĉu ni povas esperi konvenan klarigon ĉe natursciencistoj de simila evento? Por klarigo de la nekutimaj kondutoj de bestoj aŭ birdoj ekzistas la sorĉa mantrao: INSTINKTO! Nura bestinstinkto! Eĉ se lupo, tiu ĉi etrna malamiko de homo ( pli ĝuste, nur homo mem estas malamiko de tiu ĉi timiga besto, ja lupo, rabante por sia viv-bezono ne sentas sin malamika kontraŭ la mastro kaj eĉ ne supozas, ke per la rabo rompas ies ”sanktan privatrajton”) foje en certaj okazoj montras sian helpemon al homo, regule redanke pro okazinta iam kaj tenanta en sia la besta memoro iaman bonfaran komplezon de homo...

Tamen nin antaŭ ĉio pli interesas ĉeesto de lingvo en tiuj ”strangaj” eventoj. Ĉu eblus, ke ia ”homo sapiens”organizu similan amaskunvenon sen uzo de lingvo? Ja necesas ĝuste informi pri la loko, tempo kaj verŝajne pri kialo de la eksterordinara kunveno. Komplikas des pli la problemo, ke societo de cikonioj en konsisto da cento birdoj lokiĝas laŭ sufiĉe vasta tereno...
Antaŭ tri jaroj mi povis observi nekutiman anaron da cikonioj nokte dormantan sur arboj laŭ vojo apud urbo Luck. Io simila ne oftas... Eble multaj vilaĝanoj povis observi vorflugon de cikonioj: familio de certa nesto en la tempo, indikita de la ĉiopova instinkto, aliĝas senprokraste al rondo da jam alte flugantaj cikonioj, kiuj post certa tempo de la rondflugado formiĝas en angulon kaj: ”Kun Dia helpo - al la varma Sudo!..” Sed kial dormi amase sur ”fremdaj” arboj? Mia kunvojaĝinto klarigis: ”Okazis komplikoj pri tranzitvizoj”...

Ĉu ne eraras ni, ofte taksante bestlingvon kiel tre primitiva, estanta apenaŭ en ia ĝerma stato. Ĉar ni komparas, eĉ pretervole, kun la lingvo homa, konsiderante la homan SON-lingvon ambicie kaj senalternative sole konvenan kaj sole eblan por ĉiuj estaĵoj? Povas esti, ke ni, ŝajnas jam nekorekteble, troigas siajn sciojn. Ja homoj ĝis antaŭnelonga historia tempo firme kredis, ke nia, la ”homa” planedo estas centro de la kosma spaco kaj Suno pro tio turniĝas ĉirkaŭ Tero – kaj ĉio ĉi eblis ”konstati propraokule”, same kiel nun ni konstatas la instinkton, kiel ĉefa gvidilo en la konduto en la besta mondo.
__________________________

(1) La konataj ripozlokoj apud u. Lviv.

P.S. Ĵus mi trovis en la libro de rememoroj de ukraina poeto
kaj literatura kritikisto Ihor Kaĉurovskij (СПОМИНИ І
ПОСТАТІ, Київ, 2018) mencion pri nekredeble amasa
kaj kruela batalo inter cikonioj kaj agloj, okazinta en la

ĉielo super Turkujo baldaŭ post la fino de la Dua mond-
milito. Kvazaŭ la spirito de la surtera homkrueleco levi-
ĝis al ĉielo...

En la mortbatalo la cikonioj venkis, mortiginte presk-
kaŭ ĉiujn malamikojn.

I. D.