Martin Stuppnig (24.10.1925 – 16.08.2026)
Martin Stuppnig, Honora Membro de UEA, forpasis la 16-an de aŭgusto 2026, 100-jaraĝa. Li naskiĝis la 24-an de oktobro 1925 kaj forlasis nin pace post longa kaj plena vivo.
Nur kelkajn semajnojn antaŭ lia forpaso, okaze de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz, Aŭstrio, la Komitato de UEA elektis lin Honora Membro (HM) de la Asocio, agnoske al lia multjardeka fideleco al UEA kaj lia longdaŭra agado por Esperanto. Dum pli ol duono de jarcento li estis seninterrompe membro de UEA. Kaj dum sia longa esperantista vivo li aktivis ankaŭ fake kaj loke: en la fervojista movado kaj en Aŭstrio, aparte en la regiono Alp-Adrio.
Stuppnig apartenis al generacio, kies persona historio rekte tuŝis la grandajn eventojn de la 20-a jarcento. Lia vivanta memoro pri la Dua Mondmilito (Home en senhomeco: Militaj impresoj) estis registrita kaj nacilingve kaj en Esperanto, tiel konservante personan ateston por postaj generacioj. Aldone, aparte grava estis ankaŭ lia kontribuo al translima Esperanto-kunlaboro: ekde la 1970-aj jaroj li estis unu el la kuniniciatintoj de la kunlaboro inter esperantistoj de Aŭstrio, Italio kaj tiama Jugoslavio kadre de la Trilandaj Esperanto-Konferencoj. Dum multaj jaroj li servis kiel aŭstra kunordiganto de tiuj renkontiĝoj. Li estis inter la ĉefaj organizantoj de la jubilea 20-a Trilanda Esperanto-Konferenco, okazinta en Arnoldstein de la 8-a ĝis la 10-a de septembro 1989. Dum tiu renkontiĝo estis esprimita la intenco plivastigi la trilandan kunlaboron al la regionoj de la laborkomunumo Alp-Adrio. Sekve la Trilanda Esperanto-Konferenco transformiĝis en la Alp-Adrian Esperanto-Konferencon. Stuppnig tiel fariĝis grava ligilo inter tiuj du etapoj de regiona Esperanto-kunlaboro kaj plu kontribuis al la agado de la Esperanto-Rondo Alp-Adrio.
Ankoraŭ dum la 111-a UK en Graz lia nomo kaj voĉo ĉeestis inter la kongresanoj. Kvankam li ne povis mem veni malgraŭ antaŭplano por tio, dum prelego de Petr Chrdle pri li, la ĉeestantoj povis telefone aŭdi lian viglan kaj agrablan voĉon – momento, kiu nun ricevas specialan signifon.
UEA esprimas profundan kondolencon al la familio, amikoj kaj ĉiuj, kiuj kunlaboris kaj amikiĝis kun Martin dum lia longa vivo. Konsola estas la fakto, ke li povis ankoraŭ dumvive ekscii pri la honorigo en UEA: Chrdle, ankaŭ HM de UEA, tuj post la anonco de lia HM-iĝo telefonis al li por sciigi pri la elekto. La novaĵo surprizis kaj tre ĝojigis lin. Aldone, membroj de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio ankaŭ vizitis lin persone por gratuli pro la honorigo.
Kun lia forpaso la Esperanto-komunumo perdas centjaran atestanton de historio kaj fidelan aktivulon, kiu dum jardekoj laboris por tio, kio estas en la kerno de Esperanto: kunligi homojn trans landlimoj. Ni konu lian historion, de ĝi inspiriĝu kaj restu dankemaj je lia memoro.
