Ivo Osibov (10.02.1937 – 10.06.2026)
En Split mortis la 10-an de junio 2026 brila parolanto de Esperanto, Ivo Osibov. Li naskiĝis en Kaštel Štaflić la 10-an de februaro 1937 kaj diplomiĝis pri juro en la Universitato de Zagreb en 1960. Li tie magistriĝis pri komerca juro en 1985.
Li estis la ĉefo de la jura sekcio de la komerca entrepreno Jugosplastika en Split en la 1963-1972 . Ekde 1972 li instruis en Jura fakultato de Split kiel asistanto kaj supera lekciisto. Li esperantistiĝis kiel gimnaziano en 1952. Gvidis multajn kursojn en Esperanto-Societo Split, „Bude Borjan“ kaj Studenta Esperanto-Klubo en Zagreb, kies kunfondinto kaj la unua sekretario li estis. Komitatano kaj sekretario de Kroata Esperanto-Ligo, komitatano de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de la iama Jugoslavia Esperanto-Ligo. Estrarano de Tutmonda Junulara Asocio (TEJO) en 1959. En 1964-1968 prezidanto de TEJO. Ofte gastprelegis en eksterlando. En la UK en Zagrebo li estis elektita C-komitatano kaj Ĝenerala Sekretario de Universala Esperanto-Asocio. Li fidelis al Esperanto ĝis la lasta vivojaro. Lia tombo estas en la tombejo Lovrinac en Split.
S. Štimec
