Valentin Melnikov (18.07.1957 – 23.05.2026)
La 23-an de majo en Moskvo forpasis Valentin Melnikov. Laŭ la diplomo li estis inĝeniero-kemiisto, ankaŭ laboris kiel programisto. Li esperantistiĝis en la jaro 1982 kaj ekde tiam
Esperanto iĝis plej grava parto de lia vivo: li verkis, tradukis, laboris kiel ĵurnalisto kaj recenzisto, instruis Esperanton. Ekde 2019 li estis membro de la Akademio de Esperanto.
Liaj verkoj aperis en multaj kolektoj. Libro kun liaj originalaj verkoj: Ni vivas malgraŭ ĉio aperis en 2021. Du fojojn li ricevis honoran mencion en Belartaj Konkursoj de UEA. Plej vaste konata lia laboro estas traduko de Eŭgeno Onegin de A. Puŝkin. Li ankaŭ tradukis tekstojn de multaj aliaj, ne nur rusaj, klasikuloj.
Kiel ĵurnalisto li kunlaboris kun La Ondo de Esperanto, redaktis Cerbe kaj Kore, multege kontribuis al Beletra Almanako, Esperanto, La Karavelo kaj multaj aliaj.
La tutan sian vivon li loĝis en Moskvo, nur kelkajn lastajn jarojn li pasigis en kamparo, kie li havis ĝardenon apud lago, sed eĉ tie plejparton da sia tempo li pasigis apud komputilo laborante por Esperanto kaj komunikante kun esperantistoj. Ĝuste tiel pasis lia lasta vespero antaŭ la apopleksia atako.
Li ankaŭ estis sperta partoprenanto de intelektaj ludoj, kun sia teamo unufoje li iĝis ĉampiono de Rusio en la ludo “Kio? Kie? Kiam?”. Kapitano de lia teamo dum la funebra ceremonio nomis lin homo tro kritikema, sed klerega kaj sincera, dank’ al Esperanto komprenanta ĉiujn sekretojn de lingvistiko.
Lia devizo estis: “Mi estas senkompata”. Dum la entombigo, ŝajne, neniu forgesis mencii tion, sed ĉiu mencianto hele ridetis – do ni ne tro kredu al la devizo.
