Hans Michael Maitzen (28.03.1943 – 14.07.2026)
La 14-an de julio 2026 post longa malsano en Vieno forpasis Hans Michael Maitzen.
Li naskiĝis la 28-an de marto 1943 en Graz. Li estis aŭstria astronomo kaj esperantisto.
Aktiva membro de UEA, prezidanto de TEJO (1968-1969), ĉefreprezentanto de UEA ĉe la Viena oficejo de Unuiĝintaj Nacioj, membro de IKUE (kaj aktiva kontribuanto de la revuo Espero Katolika). En 1970 li kunorganizis Internacian Junularan Kongreson en Graz. En 1992 li estis prezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la 77-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Vieno. En 2013 li estis honorigita per la diplomo pro Elstara Agado de UEA.
Detalajn informojn pri Hans Michael Maitzen vi povas legi en la nekrologo de Karl Reinisch en la retejo de AIS: https://ais-sanmarino.org/
