Chang Choong-sik (25.07.1932 – 20.05.2026)

La 20-an de ma­jo 2026 eksa membro de Honora Patrona Komitato de UEA, eksa prezidan­to kaj honora pre­zidanto de Korea Es­peranto-Asocio, dok­toro, profesoro Chang Choong-sik forpasis je 93-jaraĝo. Li naskiĝis en la 25-a de julio 1932 en Tianjin, Ĉinio, kie lia patro ak­tivis kiel korea soldato batalanta por sendependiĝo kontraŭ la japana imperialismo. Chang Choong-sik venis al Suda Koreio post la fino de la Dua mondmilito. Kaj li militservis kiel ĉinlingva specialisto dum la korea milito en usona militbazo en Suda Koreio. Studante an­kaŭ en Usono kaj Tajvano, li havis interesojn pri lingvoj, kaj kapablis paroli la anglan, ĉinan, japanan, francan, hispanan kaj germanan.
La tutan vivon li estis edukisto, brile plenumanta la rolojn de profesoro de korea historio kaj prezidanto de Universitato Dankook (1967-1993) kaj ĝia fondaĵo (1996-2004), kie Esperanto estis regula kurso elektebla de la studentoj dum longa tempo inter 1977 kaj 2014 en du universitataj terenoj de Seulo kaj Cheonan.
Liaj movadaj kontribuoj por Esperanto plene floris kiam li servis kiel prezidanto de Korea Esperanto-Asocio de 1982 ĝis 1990, kaj poste honora prezidanto ekde 1995. Partopreninte la Pe­kinan UK-on en 1986, li fondis en 1987 Esperanto-Instituton en la universitato, kie Spomenka Štimec el Ju­­gos­lavio (nun Kroatio) havis oficon, eldo­nis ga­zeton La Mondo de Uni­ver­sitato kaj favoris stipendii 2 studentojn kad­re de Esperanto. Kaj notindas la ĝeme­li­­go inter Universitato Dankook kaj Bu­dapeŝta Teknika Uni­versitato de Hun­gario per Esperanto, en Budapeŝto post reciprokaj vizitoj, en 1989.
Li estis honorigita en 1987, dum la 72-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio, Pollando, kiel membro de Honora Patrona Komitato de UEA pro la kontribuoj universitatnivelaj. Li estis premiita plurfoje pro la kontri­bu­oj de evoluigo de olimpiaj ludoj kaj sportaj sciencoj en Koreio, kaj pro la kontribuoj al la Ruĝa Kruco. Ankaŭ me­dalaj premioj estis donitaj de Tajva­no kaj Mongolio pro la internaciaj kulturaj kontribuoj.